china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Intervjue al Yoshinori Sakai
(GMT+08:00) 2008-06-04 14:41:16

La olimpika flamo brulis dum pli ol 100 jaroj. Ĝi simbolas la lumon, solidarecon, amikecon kaj justecon kaj inspiras sportistojn de diversaj landoj. Yoshinori Sakai naskiĝis la 6-an de aŭgusto de 1945, en kiu eksplodis atombombo en Hiroshima. Li bruligis la ĉeftorĉon en la inaŭguro de la olimpikoj en Tokio, 1964. Pri la olimpika flamo li havas pli profundan konon.

En la jaro 1964, kiam Yoshinori Sakai bruligis la olimpikan torĉon, li estis malpli-ol-20-jara. Estante atleto, li ne povis partopreni konkurson de la olimpikoj, tamen li debutis en la olimpikoj fokuse de dekmiloj da spektantoj. Rememorante la animstaton li diris: "Antaŭ la inaŭguro mi sentis grandan premon, tamen estas neimageble, ke mi trankviliĝis, kiam oni tansdonis al mi la torĉon. Kurinte en la stadionon, mi estis aplomba kaj eĉ iom observis sportistojn kaj spektantojn. Baldaŭ mi atingis la altaron de la ĉeftorĉo, post kiu estis gasaparato, gardita de laboranto. Post kiam mi prenis konvenan pozon, la laboranto ellasis la gason, kaj aŭdinte la gasfluon, mi ekbruligis la torĉon. Rememorante tiun ĉi scenon, mi opinias, ke mi estis tre aplomba. Mi estas kontenta pri la plenumo."

Tiu ĉi sperto naskis grandan influon al la vivo de Yoshinori Sakai. Li estis eminenta atleto kaj kompakte sin ligis kun sporto, kvankam li neniam aperis en olimpika konkursejo. Eksiĝinte li eklaboris en la japana Fuji-Televidstacio kaj respondis pri sporta raportado. Li multfoje respondis pri transsendo de mondaj sportaj konkursoj. Parolante pri siaj travivaĵoj li diris: "Bruligo de la olimpika torĉo okazis nur dum 3 minutoj, de la ekkuro ĝis la bruligo, tamen tiu ĉi mallonga daŭro ŝanĝis mian postan vivon. Detaldire pro tiu ĉi sperto mi havis la ŝancon konatiĝi kun personoj el diversaj rondoj, tio multe utilis al la formiĝo de mia personeco kaj iom post iom ŝanĝis mian vivon. Ekzemple, kiam mi ne povis atingi bonan rezulton en konkurso, oni ankoraŭ metis sur min esperon kaj donis al mi multajn proponojn. Mi estis tre feliĉa, ĉar mi havis ŝancojn konatiĝi kaj komunikiĝi kun personoj el diversaj rondoj, kaj pro tio mia kariero iras ĉiam glate. Tiuj ĉi ŝancoj estas miaj posedaĵoj. Mi devas alte ŝati tiujn ĉi travivaĵojn kaj neniam desaponti la popolon."

Kiel redaktoro kaj reĝisoro de sporta programo Yoshinori Sakai plurfoje vizitis Ĉinion kaj partoprenis raportadon pri konkursoj en Ĉinio. Parolante pri la Pekinaj Olimpikoj li diris; "Mi deziras sukceson al la Pekinaj Olimpikoj. Ĉe ĉiuj olimpikoj okazas aferoj malobservantaj la olimpikan ideon. Nun la olimpika torĉo stafetas en diversaj lokoj. Mi elkore esperas, ke la Pekinaj Olimpikoj okazos en paca atomosfero."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040