La 11-an de junio la olimpika torĉo venis al Ŝangrila, Yunnan-provinco. Stafetadon de la olimpika torĉo partoprenis Nyima Lamu, tibeta poŝtistino. Ĉiutage ŝi piediras inter montaraj vilaĝoj de la subprovinco Diqing portante poŝtaĵojn kaj estas amata de lokaj tibetanoj.
En la tibeta lingvo Nyima Lamu signifas feinon de la suno, tamen lokaj vilaĝanoj preferas ŝin nomi Ruĝvesta Kuriero. Tiu ĉi bela nomo entenas suferon kaj malfacilon. La poŝtsekcio, por kiu ŝi servas, troviĝas en montaro. Ĉiutage ŝi piediras trans krutan montvalon kaj torentan riveron kaj servas al pli ol 5 000 tibetaj familioj. Por la sekureca konsidero ŝi surmetas ruĝan veston anstataŭ la okulfrapan bluan uniformon. Parolante pri sia laboro ŝi ĉiam estas indiferenta pri la malfacilo. Ŝi diris: "Al multaj lokoj ne povas konduki ŝoseo, tial mi nur piediras. Komence de la kuranta jaro neĝis dum preskaŭ unu monato, tio multe malfaciligis mian laboron, tamen mi ankoraŭ akurate disdonis la poŝtaĵojn al ĉiuj adresatoj."
Pro la trafika maloportuneco poŝtservo delonge estas la ĉefa maniero por komunikado de loĝantoj sur la neĝa altebenaĵo, kaj pro tio Nyima Lamu bone konas gravecon de la laboro. De 8 jaroj ŝi laboras sur tiu ĉi posteno, kaj pro ŝia persisto ankaŭ la edzo, kiu admonis ŝin rezigni la laboron en la komenco, subtenas ŝin. Nyima Lamu diris: "Ĉi-jare antaŭ la Printempa Festo ĉi tie neĝis dum multaj tagoj. Pro la malfacilo en irado mi ne povis akurate plenumi la laboron. Mia edzo estas taksiisto. Li adaptis kontraŭglitan ĉenon al sia aŭto kaj helpis al mi transporti la poŝtaĵojn al diversaj vilaĝoj. Atinginte la finon de ŝoseo ni piediris portante la poŝtaĵojn."
La laboro estas monotona, peniga kaj eĉ danĝera, tamen Nyima Lamu ĝuas plezuron el ĝi. Antaŭ nelonge finiĝis la ĉiujara tutlanda eniriga ekzameno de altaj lernejoj. Por ŝi tiu ĉi periodo estas la plej peniga, sed ankaŭ la plej ĝojiga. Ŝi diris: "La laboro estas peniga en tiuj ĉi tagoj, tamen mi partoprenas ĝojon de lernantoj, kiuj estas ricevintaj la sciigon pri akcepto de universitatoj. Tiuj ĉi leteroj estas diferencaj de la kutimaj, kaj mi devas doni ilin al la lernantoj. Ankaŭ mi multe ĝojas, kiam la lernantoj emociiĝas pro sia sukceso ricevinte la sciigon."
Ŝi estas modesta kaj sentimentala. Parolante pri fortega tertremo en la provinco Sichuan, ŝi esprimis profundan simpation per simplaj vortoj. Ŝi diris: "Tiutage mi televidis novaĵon pri la tertremo. En la sekvaj tagoj mi estis multe afliktita, kiam mi parolis kun kolegoj pri tiu ĉi katastrofo. Mi volis fari monkontribuon. Ĉiutage mi iris al la neĝmonto Moirigkawagarbo preĝi por la suferintoj, ke ili rapide rekonstruu la hejmlokon kaj denove vivu feliĉe." |