Frumatene de la 13-a de junio en la ĉeĥa urbo Ostrava okazis finalo de la vira 110-metra hurdokuro kadre de la grandpremia konkurso de Internacia Asocio de Atletikaj Ligoj, en kiu kuba atleto Dayron Robles rompis per la rezulto de 12,87 sekundoj la mondan rekordon de 12,88 sekundoj, kreitan de ĉina atleto Liu Xiang la 11-an de julio, 2006, en Laŭzano.
|