china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Honora prezidanto de Rusa Olimpika Komitato Vitaliy Smirnov
(GMT+08:00) 2008-06-17 18:10:54

Karaj amikoj, en 1980 la eksa Sovetunio okazigis la 22-ajn Olimpikojn en Moskvo. Antaŭ nelonge, s-ro Vitaliy Smirnov, honora prezidanto de Rusa Olimpika Komitato kaj la unua vicprezidanto de tiama Moskva Olimpika Organiza Komitato, rememoris la sukcesajn olimpikojn el malfacileco. Nun sekvas detala raporto!

Parolante pri organizado kaj preparado por la Moskvaj Olimpikoj, li rememoris, ke fine de 1979, la eksa Sovetunio sendis trupon al Afganio kaj pretekste de tio, Usono kaj aliaj landoj sinsekve esprimis rifuzi partoprenon en la Moskvaj Olimpikoj. Tio serioze influis la olimpikojn.

"La plej serioza estis tio, ke usona prezidento Jimmy Carter deklaris nepartoprenon de la usona delegacio en la Moskvaj Olimpikoj. Januare de 1980, mi komencis iri al Usono, Meksikio kaj aliaj landoj kaj eksplikis al ili netaŭgecon de politika interveno. Fakte decido pri nepartopreno en la olimpikoj havis nenian ligon kun ekspedo de sovetunia trupo al Afganio. Multaj landoj fine partoprenis en la olimpikoj. Kvankam iuj registaroj ekzemple de Britio kaj Francio deklaris bojkoti la olimpikojn, tamen iliaj sportistoj ankoraŭ partoprenis en la olimpikoj."

Laŭ lia opinio, nepartopreno en la olimpikoj estis kruela por multaj sportistoj pro bojkotado.

"Sportistoj mem multe suferis pro bojkotado. Ĝenerale dirite, multaj sportistoj bedaŭris nepartoprenon en la olimpikoj. Sportistoj plejparte nur unu fojon partoprenas en olimpikoj dum la tuta sporta vivo kaj malmultaj sportistoj du fojojn aŭ plurajn fojojn partoprenas en olimpikoj. Tial, tiuj, kiuj ne partoprenis en la olimpikoj en 1980, estis la plej malfeliĉaj."

Kvankam influate de politiko, tamen la olimpikoj investitaj je 9 miliardoj da usonaj dolaroj, ankoraŭ gajnis sukceson en organizado kaj konkursado kaj sportistoj elstaris en la olimpikoj. En la olimpikoj, la eksa Sovetunio gajnis sume 80 orajn medalojn, 69 arĝentajn kaj 46 bronzajn.

Vitaliy Smirnov sinsekve servis kiel prezidanto de Sovetunia Olimpika Komitato, prezidanto de Rusa Olimpika Komitato kaj vicprezidanto de Internacia Olimpika Komitato. Vitaliy Smirnov, honora prezidanto de Rusa Olimpika Komitato kaj membro de Internacia Olimpika Komitato, ankoraŭ aktivas en la unua fronto de la internacia olimpika sporto. Antaŭ nelonge, li inspektis iujn olimpikajn stadionojn en Pekino.

"Mi opinias, ke Pekino estas preta. Mi vizitis iujn olimpikajn stadionojn en Pekino. Demandite, niaj specialistoj kaj trejnistoj donis sufiĉan jeson kaj altan takson pri kvalito de tiuj stadionoj kaj la medio."

Pri bojkoto de iuj landoj kaj organizoj kontraŭ la Pekinaj Olimpikoj, s-ro Vitaliy Smirnov esprimis propran opinion kaj donis bondezirojn al la olimpikoj.

"Politiko kaj sporto ne devas esti miksitaj. Ni ne bonvenigas bojkoton kontraŭ la Pekinaj Olimpikoj. Tibeta problemo estas la interna afero de la ĉina popolo kaj devas esti solvata de ĉinoj mem. Mi bondeziras plenan sukceson de la Pekinaj Olimpikoj. Mi esperas, ke Pekino per olimpikoj montros al la mondo la novan Ĉinion kaj plue akcelos disvolviĝon de la internacia olimpika sporto."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040