china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Intervjue al Gong Zhichao
(GMT+08:00) 2008-06-18 14:34:13

La 3-an de junio la olimpika torĉo stafetis en la urbo Yueyang de la provinco Hunan. Antaŭ la bela pavilono Yueyang, Gong Zhichao, ĉina eksvolanistino, gajninto de ĉampioneco de la Sidnejaj Olimpikoj, transprenis la olimpikan torĉon, de Yuan Longping, la patro de ĉina hibrida rizo. Kian impreson pri la stafetado ŝi havas? Rilate al la demando nia raportisto intervjuis ŝin.

Maltaj havas la memoron pri ŝi precipe pro ŝia rideto: ŝi ridis el la tuta koro, kiam ŝi gajnis la solludan finalon de la Sidnejaj Olimpikoj. La 3-an de junio en la urbo Yueyang ŝi stafetis kiel la dua torĉoportanto. Akceptante intervjuon de nia raportisto ŝi afliktiĝis ĝis larmoj pro la fortega tertremo, kiu mortigis dekmilojn da homoj en la provinco Sichuan. Ŝi diris: "La sufero de popolanoj en la provinco Sichuan afliktis min. Mi pensas, ke tio, kion mi povas fari, estas doni al ili la forton kaj amon. Mi esperas, ke ĉiuj, kiuj zorgas pri la olimpikoj, donu al ili la fervoron kaj helpu ilin rekonstrui la hejmlokon por ke ili releviĝu kaj kuraĝu al la vivo."

Post la eksiĝo Gong Zhichao laboras kiel vicdirektoro de la administra centro de sporta loterio de la provinco Hunan. La laboro rilatas al la publika bonfaro. Post eksplodo de la tertremo la administra centro de sporta loterio tuj agis por helpi la suferintojn. Ŝi diris: "La Ŝtata Administra Centro de Sporta Loterio oferis 10 milionojn da juanoj al lokoj trafitaj de la tertremo. Nia centro aranĝis la vendon de loteriaj biletoj en tri tagoj antaŭ la inaŭguro de la olimpika loterio por monhelpi la trafitajn lokojn, precipe por ke oni povu rekonstrui la lokajn lernejojn."

Akomodiĝinte al la nova laboro kaj trankvila vivo Gong Zhichao ankoraŭ ne povas forlasi la inklinon al volanludo. Por eduki junajn volanistojn de la provinco Hunan ŝi iam decidis reveni al la sporta rondo. Ŝi diris: "Mi revenis al konkurso pro tio, ke la valonteamo de nia provinco gajnis neniun volanĉampionecon el tutlandaj konkursoj en la jaro 2004, tial mi decidis partopreni la Tutlandan Sportkunvenon por gajni la oran medalon kaj inspiri junajn sportistojn. Ni sukcesis. La teamo sinsekve triafoje gajnis la ĉampionecon el la Tutlanda Sportkunveno. Tio estas tre bona rezulto por mia eksiĝo."

Parolante pri la Pekinaj Olimpikoj Gong Zhichao firme konvinkiĝis, ke por la ĉina teamo la rivalo estas nur la memo. Ŝi diris: "Ĉinaj volanistoj devas esti memfidaj. Lastatempe ili ne tiel bone prezentiĝis en iuj konkursoj, tamen tio estas tre normala, ĉar kutime antaŭ grava konkurso sportistoj havas la periodon por akomodiĝo. Pli grave estas, ke ili devas firmigi la memfidon fronte al malfaciloj. Tio dependas de ili mem. Se ili bone preparos sin en tiu ĉi flanko, ili renkontos neniun fortan rivalon."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040