china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio plenforte garantias trafikon kaj transportadon dum Pekinaj Olimpikoj (foto)
(GMT+08:00) 2008-06-25 09:49:21

En la lastaj jaroj, rapide multiĝis aŭtoj de Pekino, tio alportis grandan premon al trafiko. Kun proksimiĝo de Olimpikoj, estas vaste atentate ĉu la trafiko de Pekino povos kontentigi bezonon dum la Pekinaj Olimpikoj. En la 19-a de junio en Pekino, He Jianzhong, novaĵ-proparolanto de la ĉina Ministerio pri Trafiko kaj Transporto, esprimis, ke la ministerio prenos multajn rimedojn kaj plenforte garantios la trafikon kaj transportadon rilatajn al la Olimpikoj.

Laŭ statistiko, nun Pekino havas preskaŭ 15 milionojn da loĝantoj, la kvanto de veturiloj de Pekino kreskis de unu miliono antaŭ 10 jaroj al pli ol 3 milionoj. Krome tiu cifero rapide kreskas kun 1 000 ĉiutage. Tio alportis grandan premon al pekina trafiko. Novaĵ-proparolanto de la ĉina Ministerio pri Trafiko kaj Transporto He Jianzhong esprimis, ke dum la Olimpikoj, Pekino prenos plurajn rimedojn por garantii rapidan pasadon de olimpikaj aŭtoj. Li diris,

"La unua rimedo estas establi 'olimpikan rapidan pasejon', ĉirilataj servistoj estas speciale trejnataj sur fremdlingva nivelo, eĉ pri mimiko; la dua rimedo estas garantii senobstaklajn instalaĵojn, tio estas establi senobstaklajn instalaĵojn en ĉiuj vojoj rilataj al olimpikaj konkursoj; la alia garantia rimedo estas liveri bonan medion al vojoj ĉirkaŭ olimpikaj konkursejoj. "

Laŭ konigo, en la lastaj 5 jaroj, Pekino jam investis sume 110 miliardojn da juanoj de renminbi por plibonigi bazajn trafikajn instalaĵojn, prioritate evoluigis publikan trafikon, plifortigis financan elspezon al publika trafiko kaj aŭtobusaj ŝoseoj kaj konstruis grandan teran publiktrafikan reton. Cetere, antaŭ inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj, la nombro de linioj de traka trafiko de Pekino multiĝos al 7 kaj la totala vojlongo atingos 200 kilometrojn. Inter ili, la metroa olimpika linio trapasos la ŝtatan stadionon Birda Nesto kaj ŝtatan naĝcentron Akva Kubo kaj rekte servos por la Pekinaj Olimpikoj.

Laŭ antaŭkalkulo, dum la Pekinaj Olimpikoj en aŭgusto, Pekino akceptos preskaŭ 600 milojn da diverslandaj sportistoj, konkursaj oficistoj kaj transmaraj spektantoj. Estro de la Pekina Komitato pri Trafiko Liu Xiaoming esprimis, ke trafikaj departementoj de Pekino jam projektis 34 olimpikajn aŭtobusajn liniojn, kiuj ligas diversajn olimpikajn konkursejojn de Pekino. Spekantoj povos senpage preni iujn aŭtobusojn, metroon per enirbileto de Olimpikoj. S-ro Liu Xiaoming diris,

"Krom reguligado kaj garantio de funkcia horaro de nuna publiktrafika sistemo laŭ tagordo de konkursoj, ni ankaŭ projektis 34 olimpikajn aŭtobusajn liniojn, kiuj estos paŝo post paŝo malfermataj laŭ progreso de Olimpikoj kaj liveros necesan servon al spekantoj."

Laŭ konigo, dum la Pekinaj Olimpikoj, la ĉina Ministerio pri Trafiko kaj Transporto ankaŭ kolektos 810 volontajn aŭtojn por Olimpikoj el la tuta lando. Nun tiuj aŭtoj estas pretaj. Cetere, dum la Olimpikoj, Pekino multigos noktajn aŭtobusojn por formi 24-horan urban publiktrafikan reton. Tiuj rimedoj liveros pli facilan trafikan servon al en- kaj ekster-landaj vojaĝantoj kaj pekinaj urbanoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040