china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Prezidanto de Meksikia Olimpika Komitato Felipe Munoz Kapamas
(GMT+08:00) 2008-06-26 08:58:40

Antaŭ 40 jaroj, 17-jaraĝa meksikia junulo Felipe Munoz Kapamas gajnis ormedalon de vira 200-metra rano-naĝado en Meksikaj Olimpikoj. Nuntempe, li estas prezidanto de Meksikia Olimpika Komitato kaj sin dediĉas al olimpika sporto en Meksikio. Nun sekvas detala raporto!

Oktobre de 1968, Felipe Munoz Kapamas unuafoje partoprenis en olimpikoj kaj naĝis en la pleja fronto de la lastaj 50 metroj de vira 200-metra rano-naĝado. Li ne nur montris al la mondo siajn efektivajn fortojn, sed ankaŭ gajnis la unuan olimpikan ormedalon en naĝado por la patrujo. Parolante pri la pasinteco, li diris:

"Mi tiam estis tre ĝoja partopreni en la olimpikoj. Mi estis bonŝanca, ĉar mi estis en bona stato kaj gajnis bonegan trejniĝadon, cetere, la olimpikoj okazis en mia naskiĝurbo. Mia hejmo estis fora de naĝdomo je 10 stratoj. Antaŭ la olimpikoj, mi neniam opiniis, ke mi sukcesos. Sed mi scias, ke mi devas alte atenti la bonegan kaj unikan ŝancon."

Ĉampioniĝinte, Felipe Munoz Kapamas iĝis sporta stelo de Meksikio. Li konfesis, ke post honoro kaj brilo de ĉampiono, li sentas peziĝantan respondecon.

"Ĉinio, Usono, Rusio kaj Japanio havas multajn elitajn sportistojn kaj gajnis multajn olimpikajn ormedalojn. Meksikio estas malsama ol tiuj landoj, tial olimpika ĉampiono rapide famiĝis kaj samtempe surportos pli da respondeco."

Felipe Munoz Kapamas deinfanece amas sporton kaj konstante sin dediĉas al sporto, famiĝinte post la olimpikoj. En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, li servis kiel prezidanto de Meksikia Sporta Federacio. Li elektiĝis kiel prezidanto de Meksikia Olimpika Komitato respektive en 2001 kaj 2005. Reprezidantiĝinte, li deklaris forlasi monatan salajron je 900 usonaj dolaroj kaj akceli disvolviĝon de meksikia olimpika sporto per la salajro. La senegonisma ago havigis al li respekton kaj fidon de meksikiaj sportaj federacioj.

Preskaŭ 60-jaraĝa Felipe Munoz Kapamas ankoraŭ tenas bonan sportistan temperamenton. Li plurfoje esprimis, ke sporto favoras la homaron precipe adoleskantojn.

"Sporta spirito donas al mi multan helpon. Ni scias el sporto justan konkuradon kaj rektan fronton al sukceso aŭ malsukceso. Sporto instruas al infanoj, kio estas la vivo. Olimpikoj liveras bonan ŝancon por interhoma konatiĝo."

Felipe Munoz Kapamas parolis ankaŭ pri atendo al la Pekinaj Olimpikoj.

"Mi kredas, ke Pekino okazigos sukcesajn kaj elstarajn olimpikojn kun ĉinaj trajtoj. La tuta mondo kuniĝos en Ĉinio kaj ankaŭ mi estos tie."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040