china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Usona gimnasto Peter Vidmar
(GMT+08:00) 2008-06-25 14:49:48

Peter Vidmar naskiĝis junie de la jaro 1961 en Los-Anĝeleso. En la infanaĝo li interesiĝis aparte pri sporto. Influite de la patro li ekzercis sin per gimnastiko. Li diris: "Mia patro praktikis gimnastikon de la infanaĝo. Li multe ŝatas tiun ĉi sporton, tamen li paraliziĝis pro polioencefalito en la aĝo de 29 jaroj. Mi neniam vidis lian gimnastadon, tamen mi scias, ke li amas tiun ĉi sporton. Ni ofte spektis matĉojn. Foje ni legis en loka ĵurnalo afiŝon pri trejnado, kaj mi aliĝis al la trejna kurso, en kiu trejnis sportisto, partopreninta olimpikojn."

Pro tiu ĉi hazarda ŝanco 11-jara Peter Vidmar komencis la gimnastan karieron. Komence la trejniĝo estis tre tre peniga. La trejnejo troviĝis en parko de urbeto, proksima al Los-Anĝeleso. Ĉiufoje antaŭ la trejniĝo oni devis starigi tendon, kaj post la trejniĝo oni ĝin malmuntis. Komence li trejniĝis en tri tagoj de ĉiu semajno, kaj unu jaron poste la trejniĝo aldoniĝis ĝis 6 tagoj en ĉiu semajno. Pro diligenta ekzercado baldaŭ li atingis la unuan sukceson en sia vivo. Li diris: "En la aĝo de 18 jaroj kiel usona sportisto mi gajnis la kupran medalon el la Monda Ĉampionado. Tio estas la unua esenca sukceso por mi."

En la jaro 1984 li atingis kulminon de la sportista kariero en la Losanĝelesaj Olimpikoj. Kiel la kapitano li helpis al la usona teamo venki la ĉinan, kiu estis plej atendata por la ĉampioneco. Li ricevis la maksimuman poentaron en la ĉevalado kaj dividis la ĉampionecon kun ĉina sportisto Li Ning. Post la olimpikoj li eksiĝis el la sportista rondo kaj komencis novan karieron. Komence li estis invitita kiel sporta komentisto al radio aŭ televidstacio. Poste li fariĝis fama oratoro.

Peter Vidmar diris, ke li ŝatas oratoradon pro tio, ke li volas dividi kun aliaj la sekreton de sia sukceso el sporto. Li konfesis, ke la sukceso en la Los-anĝelesaj Olimpikoj ludas ŝlosilan rolon por ke li elektu la nunan profesion. Li diris: "Pro mia sukceso en la olimpikoj multaj kompanioj konsciis, ke mi estas fidebla oratoro. Ili opiniis, ke la esenco de mia sukceso povas helpi al ili atingi sukceson en la privata vivo kaj komerco."

Peter Vidmar estis elektita en la halon de usonaj olimpikaj famuloj kaj fariĝis unu el la 10 plej famaj oratoroj. Krome, li ankaŭ servas kiel vicprezidanto de la komisiono de la kalifornia ŝtata registaro pri sporto kaj klopodas en la tuta lando por akceli sportan edukon kaj altigi la kompleksion de usonaj junuloj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040