china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Taekvondo fariĝis olimpika sporto
(GMT+08:00) 2008-07-02 14:56:15

Taekvondo estas luktsporto aparta al la korea duoninsulo kaj havas longan historion. En la jaro 1971 ĝi estis difinata kiel la nacia lertaĵo de Korea Respubliko. Post la klopodo de Korea Respubliko en multaj jaroj ĝi fariĝis olimpika sporto. Antaŭ nelonge niaj raportistoj faris intervjuon pri tiu ĉi sporto en Korea Respubliko.

En trejnejo de la universitato Yong-in raportistoj vidis, ke studentoj de luktarta fakultato intense sin ekzercas per taekvondo. Kim Jung-heon, ekstaekvondisto, profesoro de la luktarta fakultato, konigis al raportistoj: "Komence de la 1970-aj jaroj la ĉina luktsporto kungfuo estis ŝatata de multaj homoj kaj ĉinaj kavalir-filmoj tre furoris en Korea Respubliko, tio vekis la fervoron lerni kungfuon. De lasta periodo de la 1960-aj jaroj la ekonomio de Korea Respubliko rapide disvolviĝis. La ekonomia prospero liveris bonajn kondiĉojn al sportado de la loĝantaro. En la jaro 1971 la registaro decidis difini taekvondon kiel la nacian lertaĵon kaj popularigi ĝin en la tuta lando por plibonigi sanon de la loĝantaro kaj intensigi la edukon pri tradicia ceremonio. Tiama prezidento Park Chung-hee skribis epigrafon por taekvondo kaj aktive subtenis la popularigon."

Profesoro Kim Jung-heon diris, ke la popularigon forte akcelis spektaklo, kiu okazis en inaŭguro de la Seulaj Olimpikoj, 1988, miloj da amatoroj prezentis taekvondo. En la jaro 2000 taekvondo estis akceptata kiel olimpika konkursobjekto. Nun ĝi estas unu el la plej ŝatataj sportoj en Korea Respubliko. En la tuta lando estas pli ol 10 000 taekvondejoj, kiuj altiras multajn junulojn, kaj pli ol 40 universitatoj starigis fakultaton de taekvondo. Kim Jung-heon diris: "Diversrangaj taekvondistoj estas distingitaj per malsamaj ornamaĵoj sur la vestoj. La plej malaltrangaj havas blankan zonon kaj la plialtaj respektive la flavan, verdan kaj nigran. La rangordo altiras multajn junulojn, ĉar la lernantoj sentas sukceson, kiam ili rangaltiĝas. Taekvondo povas plibonigi la sanon kaj ankaŭ lernigi al la amatoroj tradician ceremonion. Multaj gepatroj esperas, ke iliaj gefiloj lernu la virton de respekto kaj modesteco praktikante taekvondon."

Taekvondo estas ŝatata en diversaj landoj. En la tuta mondo estas pli ol 30 milionoj da amatoroj. Ĉiujare multaj alilandanoj vizitas Korean Respublikon por lerni taekvondon. Kim Jung-heon diris, ke taekvondistoj el Korea Respubliko, Irano, Ĉinio, ĉina Taibei kaj Usono dividis orajn medalojn el la lastaj du olimpikoj, tio atestis disvolviĝon de tiu ĉi sporto en diversaj partoj de la mondo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040