china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio batas kontraŭleĝan surretan relajson de olimpikaj aktivadoj
(GMT+08:00) 2008-07-08 08:52:20
Nun Ĉinio disvolvas fakan agadon tra la tuta lando por bati rajtoatencon kaj piratadon, ĉefe bati nepermesatan kontraŭleĝan surretan relajson de olimpikaj konkursoj kaj koncernaj aktivadoj. Jen estas detala raporto ĉiflanka.

La agado komenciĝinta en la lasta semajno daŭras kvar monatojn ĝis la meza tagdeko de oktobro. Vicestro pri kopirajto sub la ĉina Ŝtata Administracio pri Kopirajto sinjoro Xu Chao diris, ke la agado estas praktikata de la ĉinaj Ŝtata Administracio pri Kopirajto, Ministerio pri Publika Sekureco kaj Ministerio pri Industrio kaj Informizo. Estas la du jenaj gravaj flankoj en la agado:

"La unua, klopodi por trakti gravan kazon, precipe, nepre pridemandi kriminalan respondecon; la dua, ĉefe bati kontraŭleĝan surretan relajson de olimpikaj konkursoj kaj koncernaj aktivadoj."

Sinjoro Xu Chao diris, ke la faka agado celas ĉefe likvidi kaj ordigi rajtoatencon kaj piratadon en aŭdvidaj retejoj. La Ŝtata Administracio pri Kopirajto jam postulas diverslokajn kopirajto-plenumajn fakojn fari kontroladon al la grandaj retejoj kaj tiuj retejoj, kiuj entreprenas disvastigon de muziko, filmo, softvaro, libro kaj ludo en la propraj regionoj kaj ekzameni, ĉu tiuj retejoj estas rajtigitaj pri la disvastigita enhavo.

Li malkaŝe konfesis, ke de la lasta tempo relative elstaras la problemo de rajtoatenco kaj piratado fare de aŭdvidaj retejoj. Li maltrankvilas, ke tiuj retejoj estos ankoraŭ pli viglaj dum la Pekinaj Olimpikoj kaj aperos pli multaj kontraŭleĝaj relajsadoj de Olimpikaj konkursoj kaj koncernaj aktivadoj.

"Estas tre klara la sinteno de la Ŝtata Administracio pri Kopirajto rilate al tiu ĉi problemo – ni kiel eble klopodos por garantii sekuran relajsadon de la olimpikaj konkursoj, inkluzive de tiuj de tradiciaj kablaj kaj senkablaj televidoj kaj disaŭdigoj kaj tiuj de novaj medioj, precipe de interretoj kaj poŝtelefonoj."

Sinjoro Xu Chao diris, ke laŭ "Ĉarto de Olimpikoj", koncernaj interkonsentoj atingitaj de la ĉina registaro kun la Internacia Olimpika Komitato, ĉina leĝo pri kopirajto kaj "Regularo por protekti olimpikajn markojn", ĉiuj nepermesataj surretaj relajsoj de olimpikaj konkursoj kaj koncernaj aktivadoj estas kontraŭleĝaj kaj ankaŭ estas ĉefe celataj en la faka agado por bati surretajn rajtoatencon kaj piratadon.

Li diris, ke por la interna loko kaj Aomen de Ĉinio, CCTV. com estas rajtigita relajsi la olimpikajn konkursojn kaj koncernajn aktivadojn. En batado kontraŭ surreta kontraŭleĝa relajso de olimpikaj konkursoj kaj koncernaj aktivadoj, Ĉinio ne nur batas la rajtoatencon de prienhavaj servantoj, sed ankaŭ ne indulgas la rajtoatencon de ordinaraj retanoj. Nun nemalmultaj ĉinaj retanoj ŝatas disvastigi memfaritajn aŭdvidajn materialojn en blogo kaj forumo; tamen se ili nerajtigite disvastigas rete siajn aŭdvidajn materialojn pri olimpikaj konkursoj kaj stafetado de olimpika torĉo, tio do estas ago kontraŭleĝa. Por tiuj retejoj kaj individuoj kiuj kontraŭleĝe relajsas olimpikajn konkursojn kaj koncernajn aktivadojn, oni postulas ilin aŭ fermi la enhavon, rompi interligilon, aŭ ili estos pridemandataj pri kriminala respondeco.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040