china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekinaj Olimpikoj estos solena sporta kunveno de la mondo
(GMT+08:00) 2008-07-10 14:57:39

(Sinjoro Sergey Razov)

Karaj retlegantoj, baldaŭ okazos la 29-aj Olimpikoj en aŭgusto en Pekino kaj la Olimpikoj estas atentataj de la tuta mondo. Antaŭ nelonge raportisto de nia radio faris intervjuon al rusa ambasadoro en Ĉinio sinjoro Sergey Razov. Li esprimis, ke la Pekinaj Olimpikoj estos solena sporta kunveno de la tuta mondo.

Sinjoro Sergey Razov venis al Ĉinio en la jaro 2005 kaj per propraj okuloj li rigardas ĉinan gigantan ŝanĝiĝon en la lastaj jaroj. Li kredas, ke okazigo de la Olimpikoj estas tre ĝusta elekto. Laŭ li, Ĉinio kapablas sukcese okazigi la Olimpikojn kun alta nivelo.

"Povas esti dirite, ke la Pekinaj Olimpikoj estos sporta kunveno kun alta organiza kaj atletika nivelo. Mi kredas, ke same kiel parolo de rusaj gvidantoj, la Pekinaj Olimpikoj eliminos politikan ĝenon kaj fariĝos solena sporta kunveno de la tuta mondo."

Sinjoro Sergey Razov ĉiam sin dediĉas al pliigo de interkompreno de gejunuloj, tial li tre admiras sloganon de la Pekinaj Olimpikoj pri "Unu Mondon, Unu Sonĝon". Li diris, ke per la slogano, popolanoj de la tuta mondo, precipe gejunuloj povas rekte senti forton de paco kaj amikeco. Okazigo de Olimpikoj donas al ili bonŝancon por fari interfluon kaj interkomprenon.

"Mi opinias, ke sporto donas kanalon al gejunuloj por ilia amikiĝo. Se gejunuloj povas amike kunekzisti, interkompreni kaj kunlabori, do la monda popolo povos ĝui pli sekurecan kaj belan vivon. Tial pliigo de amikeco kaj interkompreno de gejunuloj estas nia komuna tasko."

Ĝuste pro prefero al sporto, Sergey Razov esprimis kondamnon kontraŭ neharmonia faktoro en stafetado de olimpika torĉo tra la tuta mondo. Li opinias, ke olimpika torĉo reprezentas pacon, amikecon kaj interkomprenon kaj ne devas esti ĝenata de politika faktoro. Li diris, ke entuziasmo de popolamasoj dum stafetado de olimpika torĉo tra la tuta mondo povas atesti ĝian purecon kaj sanktecon.

"Laŭ konigo, glate funkciis stafetado de olimpika torĉo. En Sankt-Peterburgo, la loka registaro prenis necesan sekurigan rimedon por garantii glatan funkcion de la stafetado. Lokaj loĝantoj manifestis grandan interesiĝon pri tio. Povas esti dirite, ke aferoj rilate al la Pekinaj Olimpikoj kaŭzis grandan eĥon en Rusio. Tio estas interfluo!"

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040