china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fama atletino Florence Griffith Joyner
(GMT+08:00) 2008-07-10 15:43:56

Florence Griffith Joyner naskiĝis la 21-an de decembro, 1959, en malriĉa familio de Los-Anĝeleso. La malriĉeco faris ŝin nefleksebla kaj diligenta antaŭ malfacilaj cirkonstancoj. Ŝi sukcesis en la sportista kariero post granda klopodo en multaj jaroj. Ŝi diris iam: "Iuj rapide progresis post trejniĝo en 4 jaroj, tamen mi atingis bonan rezulton post 20-jara penado." En la aĝo de 7 jaroj ŝi komencis praktiki atletikon. Ŝi ofte sin ekzercis kune kun knaboj kaj kuris pli rapide ol ili. En la jaro 1978 ŝi diplomiĝis el mezlernejo, en kiu ŝi kreis plurajn rekordojn de sprinto kaj altsalto.

En la aĝo de 7 jaroj ŝi komencis partopreni atletikan konkurson, kaj en la aĝo de 19 jaroj ŝi turniĝis al alia laboro pro familia kaŭzo. Kiam ŝi laboris en banko, ŝia trejnisto trovis ŝian talenton pri sporto kaj kondukis ŝin al la filio de Kalifornia Universitato en Los-Anĝeleso, tial ŝi fariĝis studento kaj havis la ŝancon ekzerci sin per sprinto. Somere de 1984 ŝi partoprenis olimpikojn en la hejmurbo Los-Anĝeleso kaj gajnis arĝentan medalon de la 200-metra kurado. Ŝiaj manfingraj ungoj gajnis pli da atento de amaskomunikiloj ol ŝia rezulto, ĉar ŝi designis la usonan flagon sur la ungoj longaj je 15 centimetroj. En la jaro 1984 post la olimpikoj ŝi edziniĝis al Al Joyner, gajninto de olimpika trisalta ĉampioneco. La 16-an de julio, 1988, en la 100-metra kurado kadre de la usona olimpika elektkonkurso, Florence Griffith Joyner atingis surprizan rezulton. Ŝi rompis la mondan rekordon per la rezulto de 10,49 sekundoj. Tiu ĉi rezulto estas pli bona ol la vira rekordo en multaj landoj. En la Seulaj Olimpikoj ŝi du-foje rompis la olimpikan rekordon kaj gajnis la finalon de 100-metra kurado per la rezulto de 10,54 sekundoj en kontraŭventa kondiĉo. Kvar tagojn poste en la 200-metra duonfinalo ŝi rompis la mondan rekordon, kreitan antaŭ 9 jaroj, kaj 100 minutojn poste ŝi refoje novigis tiun ĉi rekordon per la rezulto de 21,34 sekundoj. Ĝis nun neniu povas rompi la du mondajn rekordojn. En Seulo ŝi gajnis oran kaj arĝentan medalojn ankaŭ el 4×100-metra kaj 4×400-metra stafetkuroj. En la jaro 1998 38-jara ŝi mortis en dormo pro kormalsano.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040