china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekinanoj subtenas rimedojn prenitajn por trafika garantio dum olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-07-15 14:30:02

 La 1-an de julio Pekino komencis praktiki rimedojn por trafika garantio dum la olimpikoj. Parto de aŭtoj de registaraj departementoj kaj entreprenoj estas haltigita, kaj aŭtoj, kies ellaso superas normon, estas malpermesitaj al veturo. Kun proksimiĝo de la olimpikoj Pekino prenos aliajn rimedojn por garantii la trafikan glatecon kaj bonkvalitan aeron dum la olimpikoj kaj paralimpikoj. Pekinanoj esprimis komprenon kaj subtenon al tiuj ĉi rimedoj kaj promesis kiel eble plej multe veturi per publika trafiko.

Por garantii trafikan glatecon kaj bonkvalitan aeron dum la olimpikoj kaj paralimpikoj, Pekino prenis plurajn rimedojn. De la 20-a de julio dum du monatoj pekinaj aŭtoj veturos alterne laŭ la aŭtonumero, tio estas, ke ĉiutage nur duono de aŭtoj estos permesita al veturo. Sinjoro Zhang Jian loĝas en la distrikto Xuanwu kaj ĉiutage veturas per sia aŭto. Li diris, ke dum la veturlimigo li veturos per publika trafiko aŭ biciklo por subteni la olimpikojn. Li diris: "Mi veturos per buso aŭ biciklo laŭ la distanco. Al multaj lokoj la veturo per buso estas pli oportuna. La veturlimigo estas favora ankaŭ al aŭtoposedantoj tiel, ke ili ŝparas la monon kaj subtenas la olimpikojn."

Sinjoro Zhou Zhengyu, vicdirektoro de la pekina trafika komitato, diris al raportisto, ke en Pekino estas 16 milionoj da konstantaj loĝantoj kaj 3,3 milionoj da aŭtoj; laŭ prognozo dum la olimpikoj kaj paralimpikoj Pekino akceptos milionojn da sportistoj, oficistoj kaj spektantoj el diversaj landoj, kaj pro tio la trafiko atingos kulminon. Li diris: "Por olimpika urbo la transporta kvanto multe pliiĝos dum la olimpikoj. La konkursejoj troviĝas en diversaj lokoj de la urbo, tial la kutima administro ne povas kontentigi la trafikan postuladon. Dum la lastaj kelkaj olimpikoj la okazigantoj prenis limigajn rimedojn, ekzemple alternan aŭtoveturon laŭ la numero."

Laŭ prognozo de trafika administra departemento, pro la limigaj rimedoj la nombro de veturantaj aŭtoj malpliiĝos je 45% kaj ankaŭ la poluaĵa ellaso de aŭtoj multe reduktiĝos. Aŭguste de la lasta jaro dum la serio de provkonkursoj Bonŝanca Pekino oni praktikis la veturlimigon. Pekinano sinjorino Zheng Jie diris, ke la veturlimigo atingis tre bonan efikon, kaj ŝi kredas, ke plibonigo de la trafiko kaj aerkvalito kontentigos la olimpikan postuladon kaj ankaŭ profitigos pekinanojn. Ŝi diris: "Tiu ĉi rimedo estas tre utila al Pekino, ĉar ĝi bonigos la trafikon kaj ankaŭ la aerkvaliton. Baldaŭ okazos la olimpikoj. Mi kredas, ke la rimedo lazurigos la ĉielon kaj bonigos la veteron dum la olimpikoj."

Laŭ freŝa opinisondo, 95% de pekinanoj subtenas la veturlimigon. Malgraŭ la subteno Pekino ellaboris humanajn rimedojn konsiderinte la maloportunon de loĝantoj, ekzemple reduktu imposton de aŭtoj haltigitaj. Pro tiuj ĉi rimedoj la imposta enspezo de la registaro malpliiĝos je 1 300 milionoj da juanoj. Fraŭlino Jiang Yan diris: "La registaro reduktos imposton kaj vojpagon de aŭtoj haltigitaj pro la veturlimigo. Mi pensas, ke la registaro konsideras interesojn de la popolo. La aŭtoj haltos nur dum unu monato, tamen la registaro reduktos la imposton por tri monatoj. Tielkalkule mi ŝparos 600 juanojn."

Laŭ prognozo de trafika administra departemento, la transporta kvanto de publika trafiko pliiĝos ĉiutage je pli ol 4 milionoj da homoj pro la veturlimigo, tial Pekino prenos plurajn rimedojn por altigi la kapablon de publika trafiko.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040