china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina polico garantios sekurecon kaj sukceson de olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-07-16 14:55:48

La 3-an de julio en Pekino okazis la 12-a kunveno de la konsilio de regiona kontraŭterorisma institucio de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Ĉeestantoj de la kunveno faris diskuton rilate al la kunlaboro pri sekureca gardo kaj bato al terorismo dum la Pekinaj Olimpikoj. Meng Hongwei, ĉina vicministro pri publika sekureco, diris en la kunveno, ke la ĉefa terorisma minaco al la Pekinaj Olimpikoj venas el la organizo Orienta Turkestano; la ĉina registaro kaj la ĉina sekurecgarda departemento jam prenis fortajn rimedojn; Ĉinio havas la memfidon garantii la sekurecon kaj sukceson de la olimpikoj.

Tiutage direktoro de komitato de la regiona kontraŭterorisma institucio kaj koncernaj oficistoj de diversaj membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo kunvenis en Pekino. En la kunveno la ĉina flanko konigis al la ĉeestantoj la ĉinan preparadon por la olimpikoj, kaj poste oni esploris konkretajn rimedojn por kunlaboro pri la sekureca gardo kaj raportis proprajn informojn pri eventualaj danĝeroj al la olimpikoj. Post la kunveno la ĉeestantoj kune akceptis intervjuon de raportistoj. Ĉina vicministro pri publika sekureco Meng Hongwei diris, ke Ĉinio estas memfidplena pri sekureca situacio de la olimpikoj kaj plenforte sin gardas kontraŭ tri eventualaj terorismaj minacoj. Li diris: "La minaco venas ĉefe el jenaj flankoj: unue, internaciaj terorismaj organizoj kaj teroristoj probable utiligos la ŝancon kaj okazigos atakojn al difinitaj landoj aŭ objektoj; due, al Ĉinio la ĉefa minaco venos el la organizo Orienta Turkestano, kiu deklaris lastatempe en la reto, ke ĝi okazigos atakon al la olimpikoj; trie, probable aperos gravaj kriminalaj krimoj, minacantaj la sekurecon."

Ritate al tiu ĉi situacio la ĉina registaro kaj la sekurecgarda departemento jam organizis fortajn sekurecgardajn instituciojn kaj trupojn kaj okazigis ekzercadojn por akordigo; samtempe la registaro dispoziciis la sekurecan gardon en la tuta lando kaj ellaboris urĝajn planojn kontraŭ terorisma atako.

La menciita Orienta Turkestano estas terorisma organizo. Ĝi perforte aktivas en la ĉina Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kaj eksterlande kaj intencas starigi la tiel nomatan ŝtaton Orienta Turkestano.

Meng Hongwei diris, ke pro intensigo de la enketo kaj kunlaboro, Ĉinio jam efike bremsis aktivecojn de tiu ĉi terorisma organizo.

Nazarov Abdullo, reprezentanto de Taĝikstano, la prezidanta lando de la kunveno, esprimis, ke la Ŝanhaja Kunlabora Organizo estas plene preta liveri necesan helpon al Ĉinio rilate al la sekureca gardo dum la olimpikoj. Li diris: "Estroj de diversflankaj delegacioj opinias, ke la Pekinaj Olimpikoj estas grava kaj historie signifa internacia evento. Ĝi gravas ne nur al la ĉina popolo, sed ankaŭ al diversaj popoloj de Azio. Pro la kuna klopodo la sekureca gardo por la olimpikoj bone plenumiĝos. Sekurecaj departementoj de ĉiuj membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo estas pretaj doni al Ĉinio necesan helpon. Mi volas diris al ĉiuj, ke membrolandoj de la organizo efike garantios la sekurecan gardon dum la olimpikoj."

Julie diversnivelaj trupoj kaj organizoj por la sekureca gardo de la olimpikoj jam funkcias. Meng Hongwei esprimis, ke Ĉinio havas la memfidon efike garantii la sekurecan gardon de la olimpikoj. Li diris: "Nun Ĉinio troviĝas en tre bona situacio. Tio estas la baza elemento garantianta la sekurecon kaj sukceson de la olimpikoj, kaj samtempe ni ricevas fortajn subtenojn el diverslandaj popoloj, tial ni estas optimismaj pri la sekureca situacio. Ni estas plene pretaj en diversaj flankoj kaj havas la memfidon garantii la sekurecon kaj sukceson de la olimpikoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040