china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Preparado por Pekinaj Olimpikoj komencis fin-spurton
(GMT+08:00) 2008-07-16 16:47:03

Restas nur unu monato antaŭ la inaŭguro de Pekinaj Olimpikoj en 2008. Nuntempe ĉiuj preparaj laboroj por Pekinaj Olimpikoj jam estas en ordo, kaj eniris en la fin-spurtan tempon. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

La 8-an de julio, oficiale ekfunkciis la ĉefstabejo de tutmondaj olimpikaj raportistoj – Ĉefa Novaĵcentro de Pekinaj Olimpikoj, Internacia Brodkasta Centro kaj Pekina Internacia Novaĵcentro, kaj ili jam komencis akcepti ĵurnalistojn de amaskomunikiloj. Laŭ opinio de s-ro Jiang Xiaoyu, plenuma vicprezidanto de Organiza Komitato de Pekinaj Olimpikoj, tio pruvis, ke parto de laboroj de Organiza Komitato fakte jam eniris en la olimpik-funkciigan periodon.

Rilate al la last-monata preparado por Pekinaj Olimpikoj, s-ro Jiang Xiaoyu priskribis ĝin kiel "fin-spurtan tempon de la preparado". Li diris:

"En tiu ĉi fin-spurta tempo, ni pluapaŝe perfektigos nian komandan sistemon, bone faros trejnan kaj operacan laborojn de koncernaj teamoj de olimpikaj stadionoj kaj sporthaloj, kaj plue perfektigos tieajn hardvarajn instalaĵojn. Post prov-konkursoj, ni jam eltrovis iujn mankojn."

Nuntempe, establiĝis la komanda sistemo de Pekinaj Olimpikoj, kiu efike kunfandas la ordinaran urban administradon kun la apartaj bezonoj okaze de olimpikoj.

Rilate al konstruado de stadionoj kaj sporthaloj, la 28-an de junio, finkonstruiĝis la ĉefa stadiono de Pekinaj Olimpikoj – Birdnesto, per tio sume 37 konkursejoj de Pekinaj Olimpikoj estas tute pretaj. Ankaŭ koncernaj establaĵoj, kiaj diĝita Pekina Domego, Olimpika Vilaĝo, Media Vilaĝo kaj Ŝtata Konferenca Centro de Pekinaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj estas pretaj.

Rilate al organizado de konkursoj, la konkursaj kaj ekzercaj haloj de 28 disciplinoj de Pekinaj Olimpikoj estis determinitaj, ankaŭ la konkursa tagordo bone aranĝita. Diversaj konkursaj flankoj, koncernaj internaciaj unuopaj federacioj kaj en- kaj ekster-landaj amaskomunikiloj jam esprimis aprobon al la konkursa organizado.

Servo al amaskomunikiloj estas alia grava flanko de la olimpika preparado. La 8-an de julio, la Ĉefa Novaĵcentro kaj Internacia Brodkasta Centro de Pekinaj Olimpikoj estis oficiale malfermitaj al la publiko, kie pli ol 20 mil registritaj amaskomunikilaj laborantoj faros raportadon pri olimpikoj al la tuta mondo. La 25-an de julio, la du centroj eniros en la diurnan funkciadon, S-ro Sun Weijia, estro de departemento pri amaskomunikiloj sub Organiza Komitato de Pekinaj Olimpikoj, diris:

"Tio markas, ke oficiale startis la olimpika servo al amaskomunikiloj. Hodiaŭ ni komencis liveri servon al registritaj olimpikaj amaskomunikiloj."

Krome, por garantii glatan okazigon de olimpikoj, diversaj garantiaj rimedoj de la urbaj trafikado kaj aviado en Pekino estas sinsekve pretigataj.

Kun proksimiĝo de olimpikoj, pli kaj pli densiĝas la olimpika atmosfero en Pekino. Sur la Tian'anmen-placo miliono da vazoj de freŝaj floroj renkontas la olimpikan solenon. Ekde la 1-a de julio, cent mil volontuloj de konkursejoj, 400 mil urbaj volontuloj kaj pli ol miliono da sociaj volontuloj por Pekinaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj sinsekve enposteniĝas. Nun en Pekino ĉie vidiĝas la rideto de volontuloj.

Samtempe, intense iras la fina preparado ankaŭ en 6 olimpikaj partneraj urboj Qingdao, Hongkong, Ŝanhajo, Shenyang, Tianjin kaj Qinhuangdao.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040