Brito Steven Redgrave estas la plej granda remisto en la mondo. Li partoprenis 5 sinsekvajn olimpikojn kaj ĉiufoje gajnis oran medalon de la remado. Tio estas la rekordo preskaŭ nesuperebla.
Steven Redgrave estas bone konata en Britio. Pri lia brila atingo, Simon Clegg, ĝenerala direktoro de la Brita Olimpika Komitato, faris jenan resumon: "Mi pensas, ke neniu brita sportisto povas superi Steven Redgrave. Li gajnis oran medalon de la tre intensa remado el 5 sinsekvaj olimpikoj, tio estas superhoma atingo, tre malfacile superebla."
Steven Redgrave estas 46-jara. En la mezlernejana periodo li komencis remadan ekzercon. Li diris al raportisto, ke tiam li ekhavis la revon partopreni olimpikojn. Li diris: "Kiam mi estis ĉirkaŭ 16-jara, oni diris al mi, ke mi probable gajnos mondan ĉampionecon, kaj mi pensis, ke tio estas bona ideo, sed kial mi ne gajnu la olimpikan! En la aĝo de 17 jaroj mi decidis partopreni 3 sinsekvajn olimpikojn kaj difinis por mi mem la celon: partoprenu la Moskvajn Olimpikojn en la aĝo de 18 jaroj, gajnu medalon aŭ atingu finalon de la olimpikoj en la jaro 1984, kaj akiru la olimpikan ormedalon en la jaro 1988."
Sed pro la bojkoto de iuj okcidentaj landoj Steven Redgrave ne povis partopreni la Moskvajn Olimpikojn, tamen li anticipe atingis la celon, kaj la reala atingo estas brila multe pli ol la revita. Li diris: "En la jaro 1984 mi partoprenis la Los-anĝelesajn Olimpikojn kaj gajnis la unuan ormedalon. Post 4 jaroj mi refoje kroniĝis en olimpikoj, kaj mi sukcesis tiel plu en la postaj 3 olimpikoj."
Steven Redgrave gajnis ankaŭ la oran medalon el ĉiu Monda Remada Ĉampionado de la jaro 1986 ĝis 1999. Pro lia eminenteco la brita reĝino nobeligis lin per kavaliereco en la jaro 2000.
Steven Redgrave ŝvitis en la 25-jara sportista vivo. En la jaro 1997 lia sanstato malboniĝis, tio rekte minacis la sportistan karieron. Li diris: "Antaŭ la Sidnejaj Olimpikoj mi suferis diabeton. Sciinte pri la malsano mi pensis, ke mia sportista vivo finiĝis. Mi ne sciis, ĉu iu partoprenas plu konkurson, trafite de diabeto. La ekzercado estis tre intensa, tial tiu, kiu suferas la malsanon, perdas la ŝancon partopreni konkurson. Estis feliĉe, ke mia prisana konsilisto, tre juna, sed antaŭvida kaj prudenta, diris, kial mi forlasu la konkurson. Kuraĝigite de li, mi rekomencis ekzerci min kaj partopreni konkurson, kvankam li ne donis al mi konkretan proponon pri la reekzercado."
Kuracite per la nenormala terapio de kutima manĝo kaj insulino la malsano estis regata, kaj li revigliĝis. En la postaj tri jaroj li faris intensan ekzercadon por la Sidnejaj Olimpikoj, 2000. Pro lia eksterordinara obstino li daŭrigis sian legendon tiel, ke li gajnis la 5-an olimpikan ormedalon. Parolante pri la riĉa rikolto li diris, ke neniu malŝatas tro multan gajnon de oraj medaloj. |