china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

"Ĉiuj torĉoportantoj estas lampiroj"---Intervjuo al ĉina fama batalkampa raportisto Tang Shizeng
(GMT+08:00) 2008-07-23 10:57:44

Karaj aŭskultantoj, kiel ĉina fama batalkampa raportisto, Tang Shizeng persone travivis golfan militon. Kiel turisto, li vizitis multajn lokojn de la mondo. Kaj kian specialan senton li havas estante torĉoportanto de Pekinaj Olimpikoj? Hodiaŭ bonvole aŭskultu nian intervjuon al Tang Shizeng.

La 3-an de julio en Xianyang, la stacio de torĉa stafetado, nia raportisto unuafoje renkontis Tang Shizeng. Kiam la raportisto etendis mikrofonon antaŭ li, Tang Shizeng subite prenis fotografilon el sako kaj serioze fotis la raportiston. Vidinte konfuziĝon de la raportisto, Tang sinĝene ridis, kaj nia raportisto vidis profesian kutimon de la "batalkampa raportisto."

"Hodiaŭ ni partoprenas en torĉa stafetado, alie ni ĉiam portas poŝlampon, diversajn atestojn, baterion, fotografilon, notkajeron kaj aliajn aĵojn. Kiam okazas subita afero, ĉi tiuj aĵoj sekvas min. Laŭ mi, se li ĉiam troviĝas en intensa kaj preta stato, li ĝuste estas batalkampa raportisto."

Tang Shizeng diris, ke en vojaĝo li estas turisto, en skribado de libroj li estas verkisto, kaj en hejmo li estas normala persono. Sed en multaj jaroj memoro pri batalkampo multe impresis lin. Kiel batalkampa raportisto, Tang Shizeng havas propran opinion pri olimpika spirito. Li diris:

"Mi faris intervjuojn en milito kaj travivis multajn gravajn katastrofojn, tial mi havas tro profundan senton pri paco. Laŭ mi, olimpikoj havas tri spiritojn, la unua estas paco, sed ne milito inter landoj; la dua estas interfluo, inkluzive de interfluo en kulturo, sporto kaj aliaj flankoj, sed ne malakordo inter nacioj, kaj la tria estas justa konkuro inter homoj, mi opinias, ke ili estas plej fundamentaj."

Post la tertremo en Wenchuan en la 12-a de majo, kiel unu el fotoreporteroj, kiuj plej frue atingis plagitajn lokojn, la 13-an de majo Tang Shizeng venis al Wenchuan kaj en plej mallonga tempo dissendis amason da raraj fotoj. Rememorante travivaĵon en tertreme plagitaj lokoj, Tang Shizeng diris:

"En centro de la tertremo, mi intervjuis Xu Yong, komandoron de iu trupo. La 13-an de majo, li urĝe marŝis je pli ol 8 horoj, grimpadis montojn kaj venis al la urbeto Yingxiu. Tiam, mi diris al li: 'Efektive, vi estas vera torĉoportanto, kiel komandoro, vi gvidis armeanojn marŝi plej antaŭen, vi marŝis je 20 kilometroj, mi kuris je 200 metroj en torĉa stafetado, vi estas multe pli granda ol mi."

Tang Shizeng diris, ke li ĉiam estas kortuŝita de ĉi tia travivaĵo. Li diris:

"Mi sentas, ke se ĉiuj homoj bone faras sian aferon, ili ĝuste estas torĉoportantoj. Laŭ Winston Churchill, 'Ni estas insektoj, sed mi estas lampiro.' Ĉiuj torĉoportantoj kaj homoj povas fariĝi lampiroj, se ili bone faras sian laboron."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040