china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Diverslandaj sportistoj intense trejniĝas por atingi bonan rezulton (foto)
(GMT+08:00) 2008-07-28 14:59:07

La 25-an de julio en Pekino fondiĝis la ĉina sportista delegacio por la Pekinaj Olimpikoj. Ĝi havas la rekordan konsiston de sportistoj, kiuj partoprenos plej diversajn matĉojn, en la ĉina historio. Duan Shijie, vicestro de la ĉina delegacio, diris: "La ĉina sportista delegacio konsistas el 1 099 membroj, interalie 639 sportistoj, kiuj partoprenos 38 konkursobjektojn de 28 sportoj. Inter la ĉinaj sportistoj plonĝistino Guo Jingjing, pafisto Tan Zongliang kaj basketbalisto Li Nan partoprenis olimpikojn en Atlanto, Sidnejo kaj Ateno, kaj la ceteraj unuafoje partoprenas olimpikojn."

La ĉina delegacio malkaŝis neniun informon pri sia konkreta celo, tamen la publiko rimarkigis, ke ĉinaj sportistoj plej probable gajnos orajn medalojn el plonĝado, halterlevado, pafado, gimnastiko kaj tabloteniso. Fronte al la potenca ĉina delegacio diverslandaj delegacioj faras intensan ekzercadon antaŭ la olimpikoj.

Delonge sudorient-aziaj landoj estas fortaj en la volankonkurso. Indonezio, Tajlando kaj Malajzio sendos al la olimpikoj pintajn ludistojn. Indonezio, la koloso de volanludo, sendos al Pekino 11 ludistojn, kiuj partoprenos ĉiujn matĉojn de la volankonkurso. Inter ili Taufik Hidayat, la gajninto de solluda ĉampioneco de la Atenaj Olimpikoj, estas rigardata la plej promesplena. Krome, ankaŭ alia indonezia solluda sportisto Soni Dwi Kuncoro, kiu okupas la 5-an lokon laŭ la monda rangordo, estas tre forta.

Antaŭ nelonge la Usona Olimpika Komitato publikigis liston de la usona delegacio por la olimpikoj. Inter usonaj sportistoj la plej atentata estas Michael Phelps. Li promesis gajni 8 orajn medalojn el la olimpikoj. Se tiu ĉi revo realiĝos, li rompos la rekordon de fama naĝisto Mark Spitz, kiu gajnis 7 orajn medalojn el la Munkenaj Olimpikoj, 1972. Estas tre interese, ke en la usona delegacio estas sportistoj, kiuj venas el samaj familioj. La plej konataj estas la tenisistaj fratinoj Venus Williams kaj Serena Williams, kaj la ceteraj estas la ĝemelaj gimnastoj Paul Hamm kaj Morgan Hamm, la ĝemelaj remistoj Cameron Winklevoss kaj Tyler Winklevoss, kaj la ĝemelaj tenisistoj Bob Bryan kaj Mike Bryan. Krome, al la usona taekvonda teamo aliĝis 4 membroj de la familio Lopez, la frantinoj Mark, Diana kaj Steven kune partoprenos matĉojn, kaj ilia plej aĝa frato servas kiel trejnisto de la teamo. Charles Lee, estro de la usona delegacio, diris: "Ĉiuj teamoj de la usona delegacio faras trejnadon laŭ la difinita tagordo. Atinginte Pekinon, ili sin ekzercos en sporthalo de la Pekina Normala Universitato. Junie mi iris al Pekino kaj vidis, ke la sporthalo baldaŭ kompletiĝos."

Germanio havas fortan delegacion konsistantan el 440 sportistoj. Ili havas la kapablon gajni medalojn el kajakado, remado, virina futbalo, atletiko, gimnastiko, ĵudo kaj tabloteniso. En la jaro 2004 ĵudistino Annett Bohm unuafoje partoprenis olimpikojn kaj gajnis la kupran medalon. Parolante pri la baldaŭaj olimpikoj ŝi diris: "En la lasta periodo ĉiuj sportistoj koncentras la energion al sporto. Laŭ mi sporto kaj politiko ŝajnas paro da ŝuoj, dekstra kaj liva. Mi estas konvinkita, ke la Pekinaj Olimpikoj estos belegaj. Dum la Atenaj olimpikoj sportistoj el diversaj partoj de la mondo kolektiĝis en la bela olimpika vilaĝo, ĉiuj klopodis por la sama celo kaj nervozis pri matĉoj. Mi kredas, ke ni perceptos la apartan atmosferon ankaŭ en Pekino."

Krom la ĝojigaj estas ankaŭ bedaŭraj novaĵoj: Irako ankoraŭ ne povas ricevi kvalifikon por la olimpikoj, kaj iuj sportistoj, kiuj plej probable kroniĝos en la olimpikoj, ne povas iri al Pekino pro vundo. La 24-an de julio Internacia Olimpika Komitato sendis leteron al irako kaj oficiale sciigis, ke Irako estas senrajtigita al la olimpikoj. Maje la iraka registaro deklaris malorganizi la Irakan Olimpikan Komitaton kaj fondis portempan komitaton sub la gvidado de ministro pri junularo kaj sporto, pretekste, ke delonge la komitato ne povas atingi kvorumon. La 4-an de junio Internacia Olimpika Komitato deklaris, ke ĝi decidis suspendi la Irakan Olimpikan Komitaton pro la politika interveno de la iraka registaro en sporton.

La 21-an de julio, aŭstralia atleto Nathan Deakes, posedanto de la monda rekordo de 50-kilometra marŝado, deklaris retiriĝi el la Pekinaj Olimpikoj pro vundo. Antaŭ tio li estis la plej atendata gajni oran medalon de la olimpika 50-kilometra marŝado.

Ankaŭ avanulo de la brazila futbalteamo Robson de Souza, servanta por la hispana klubo Real Madrid, anoncis antaŭ nelonge, ke li ne povas ĉeesti al la olimpikoj pro vundo. Li estas unu el la tri super-23-jaraj ludistoj de la brazila olimpika teamo, difinitaj de la ĉeftrejnisto Dunga. Antaŭ tio la hispana klubo sendis leteron al la brazila futbala asocio, postulante, ke ĝi ne membrigu lin al la brazila teamo pro vundo. Malgraŭ la manko de Robson de Souza, brazila ĉeftrejnisto diris la 24-an de julio en Singapuro, ke gajni la oran medalon estas la ununura afero por la brazila teamo en Pekino. Li diris: "Brazilo nepre gajnu la ĉampionecon, kaj ni devas esti certa pri tio, ĉar estas neniu alia elekto por ni."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040