china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Evidente pliboniĝas aerkvalito en Pekino
(GMT+08:00) 2008-07-29 15:40:35

 Ĉina Radio Internacia! Karaj aŭskultantoj, la 26-an de julio en Pekino, s-ro Du Shaozhong, vicestro de Pekina Mediprotekta Buroo, esprimis en gazetara konferenco, ke aerkvalito atingis la normon en 22 tagoj el la antaŭaj 25 de julio. Provizoraj metodoj alprenataj de Pekino por garantii dumolimpika aerkvalito efikas, tial sportistoj povas trankvile partopreni en la Pekinaj Olimpikoj. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton titolitan "Evidente pliboniĝas aerkvalito en Pekino"!

Laŭ monitora statistiko, aerkvalito atingis la normon en 22 tagoj el la antaŭaj 25 de julio. Denseco de ĉefaj poluciaĵoj precipe karbona monoksido, karbona dioksido kaj enspirebla partikla materio reduktiĝis je 20% kompare kun tiu en la sama periodo de 2007, aerpolucia indico averaĝe malmultiĝis je 20% kompare kun tiu en la sama periodo de 2007 kaj poluciaĵoj en la aero evidente estas en pli malrapida akumulado. S-ro Du Shaozhong esprimis:

"En la 1-a de julio Pekino ekplenumis limigan veturadon de motormovataj veturiloj laŭ paraj kaj neparaj numeroj: en la 20-a de julio ekĉesigis konstruadajn procedojn, kiuj alportas seriozan polucion; entreprenoj kun serioza poluciebleco reduktu ellason de poluciaĵoj je 30% surbaze de antaŭa normo. Tiuj metodoj kaj antaŭe prenitaj rimedoj favore garantios bonan aerkvaliton dum la Pekinaj Olimpikoj."

Laŭ konigo, de post 1998, Pekino sinsekve alprenis 200 metodojn kaj gravite jungas polucion karban, motorveturilan, industrian kaj polvan. Tiuj metodoj evidente efikas. Monitora statistiko montras, ke ellasado de karbona monoksido, sulfura dioksido kaj nigrogena dioksido atingis la normon kaj ankaŭ enspirebla partikla materio multe reduktiĝis. La nombro de tagoj, en kiuj aerkvalito atingis la normon, pliiĝis ĝis 246 en 2007.

Por garantii dumolimpikan aerkvaliton, Pekino starigis perfektan aerkvalitan monitoran sistemon kun 27 filiaj stacioj diversloke en Pekino. La sistemo ĉiutage faras monitoron al sulfura dioksido, karbona monoksido, karbona dioksido kaj enspirebla partikla materio kaj publikigas rezulton al la publiko.

La 8-an de julio, Brita Brodkasta Centro surretigis 2 fotojn, unu el kiuj estis hela, dum la alia relative malhela, manifestante, ke la aerkvalito de Pekino ankoraŭ havas problemon. Pri tio, s-ro Du shaozhong esprimis, ke estas malfacile okule aŭ sente prijuĝi aerkvaliton, ĉar escepte de poluciaĵoj, multaj aliaj faktoroj kiaj meteorogiaj kondiĉoj influas vidadon kaj sentadon. Li esprimis:

"Vere necesas pliperfektigi la aerkvaliton de Pekino, ĉar la aerkvalito de Pekino atingis la normon nur en 70% de tagoj en jaro, tio estas la reala problemo. Sed estas ne science prijuĝi la aerkvaliton per fotoj. Tia metodo ne povas reflekti la naturon de aerkvalito, kiu devas esti montrata per monitora statistiko anstataŭ per okuloj."

Li esprimis ankaŭ, ke Internacia Olimpika Komitato kaj koncerna medicina komisiono faris konkludon pri la aerkvalito de Pekino. Pekino havas fidon garantii bonan aerkvaliton dum la olimpikoj kaj liveri bonan atmosferan medion por sportistoj.

Karaj aŭskultantoj, ĵus ni parolis pri tio, ke evidente pliboniĝas aerkvalito en Pekino. Koran dankon pro via aŭskulto!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040