china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ekzamenado de stimulilo estas preta por Pekinaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-07-30 18:54:21

Proksimiĝas pli kaj pli la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj. Por garantii justecon de la konkursoj, la Stimulil-Ekzamena Centro por Pekinaj Olimpikoj jam plenumis ĉiujn preparojn kaj plenforte klopodas por okazigi "purajn" Olimpikojn.

Kompare kun la lastaj du Olimpikoj, la ekzamenado de stimulilo por la Pekinaj Olimpikoj sin karakterizas per la jenaj du punktoj: la totala nombro de ekzamenoj atingos 4 500 kazojn, plimulte je 90% ol en la Sidnejaj Olimpikoj en 2000 kaj je 25% ol en la Atenaj Olimpikoj en 2004; dum la konkursoj kvin sportistoj devos akcepti ekzamenadon, sed pasintece, estis tri sportistoj ekzamenendaj. Ĉio ĉi signifas, ke la Internacia Olimpika Komitato kaj Monda Kontraŭstimulila Institucio senprecedence fortigas la ekzamenadon de stimulilo kaj ke la gastiganta urbo de la Olimpikoj vizaĝas al grandega defio. Unu el la respondeculoj de la Stimulil-Ekzamena Centro sinjoro Zhao Jian diris al nia raportisto, ke la Internacia Olimpika Komitato tiel grandmezure altigas la nombron de ekzamenado ĝuste pro la kapablo de la gastiganta urbo:

"La Internacia Olimpika Komitato volas montri sian decidemon rilate al la problemo kontraŭ stimulilo; ankaŭ la Pekina Olimpika Organiza Komitato esprimas, ke ni klopodas per propraj agoj por ke la Pekinaj Olimpikoj fariĝu puraj Olimpikoj. Ni kunagos kun la Internacia Olimpika Komitato, per niaj profitofontoj kaj kapablo."

Pro kio Pekino estas plenplena de la fido? Ordinare laboras en la laboratorio sub la Kontraŭstimulila Centro ĉirkaŭ 20 personoj. Tamen por la Olimpikoj koncentriĝas tie specialistoj kaj laborantoj pri ekzamenado de stimulilo el la tuta lando, eĉ el la tuta mondo. Sinjoro Zhao Jian diris:

"Niaj laborantoj venis el kelkaj flankoj: alilandaj specialistoj kaj fakaj volontuloj, identigitaj de la Monda Kontraŭstimulila Institucio; el sciencaj esplorejoj kaj universitatoj de Pekino; kaj studento-volontuloj el similaj specialecoj de Pekina Universitato, Qinghua-Universitato kaj aliaj universitatoj, ili faros helpan laboron."

Ankaŭ la eskortoj de specimenoj estas eminentaj. La laboron en Pekino kaj proksimaj konkursejoj portas Zhenyuan-a Protekta Centro, kiu respondecas pri eskortado de ĉinaj ĉefaj bankoj. Sinjoro Zhao Jian informis, ke la Internacia Olimpika Komitato esprimis kontenton pri la eskortoj kaj la proceduro:

"La aranĝo de transportado de specimenoj estas severe ekzamenita de la Internacia Olimpika Komitato, kiu faris inspektadon super ĉiuj proceduroj; troviĝas neniu problemo."

Por la altkvalitaj laborantoj ne mankigeblas rigora trejnado. Sinjoro Zhao Jian montris, ke la kontraŭstimulilila laboro estas ege serioza kaj norma. La "procedura justeco" emfazata de la laboro estas la plej grava enhavo en la trejnado.

"Por la sportistoj, estas relative serioza la rezulto de la ekzamenado. Pro tio necesas garantii ĉiujn ekzamenajn procezojn justecaj kaj normaj. Ni emfazas por la ekzamenado kaj ekzamenantoj, ke la ekzamenado de stimulilo estas altgrada problemo de 'procedura justeco'; ili devas agi laŭ la proceduro."

Karaj amikoj, ni finu nian hodiaŭan raporton. Koran dankon pro via aŭskulto!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040