china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Sportaj aparatoj en loĝkvartaloj
(GMT+08:00) 2008-08-01 14:19:41

Pekinanoj montras grandan fervoron al la baldaŭ okazontaj olimpikoj. De la lastaj jaroj sportaj aparatoj kun malsamaj funkcioj estas instalitaj en parkoj, loĝkvartaloj kaj lernejoj. Loĝantoj plene ĝuas plezuron el la sportado per tiuj ĉi senpagaj aparatoj.

La loĝkvartalo Wufangyuan troviĝas en la pekina okcidenta distrikto Shijingshan. En tiu ĉi loĝkvartalo estas korpokonstruejo. Raportisto vidis, ke tie estas la terenoj de basketbalo, volano kaj tabloteniso kaj diversaj aparatoj. Ĉiumatene loĝantoj de la kvartalo iras tien por ekzercado. Guo Qiaofen estas unu el ili. Ŝi diris al la raportisto: "Ĉiumatene mi faras ekzercadon en unu horo. Gvidate de instruisto praktikas mi gimnastikon kaj faras ludon. La partoprenantoj estas dividitaj en du grupojn por malsamaj periodoj. La ekzercado estas tre utila al la sano."

Sinjorino Xue Qin estas vigloplena. Estas malfacile imageble, ke ŝi estas pli-ol-70-jara. Ludinte tablotenison, ŝi restis tre freŝa. Ŝi diris: "Mi estas 73-jara. Mi komencis ekzerci min per la tablotenisludo post kiam oni instalis la tablon ĉi tie, do jam 10 jarojn. Post ŝvita ludo dum ĉirkaŭ 2 horoj mi sentas min bone. Komence mi povis fari nur kelkajn frapojn pro piedmalsano, tamen post la ekzercado en kelkaj jaroj mi estas vigla kaj energia."

Antaŭ pli ol 10 jaroj la ĉina registaro publikigis Skizon de la Loĝantara Korpokonstrua Plano por akceli la popolan sportadon, kaj pro tio diversaj lokoj intensigis la konstruadon de sportejoj kun diversaj aparatoj. Sekve de la boniĝo de vivkondiĉoj pli kaj pli multaj volas fari sportadon en propraj loĝkvartaloj per publikaj instalaĵoj.

La menciita korpokonstruejo en la loĝkvartalo Wufangyuan estis konstruita en la jaro 1999, kaj en la postaj jaroj oni 3-foje renovigis la aparatojn. La korpokonstruejo okupas pli ol 3 000 kvadratajn metrojn kaj 60% de la areo estas verdigitaj per arboj kaj floroj, kaj la aparatoj taŭgas por plenkreskuloj kaj infanoj.

Sinjorino Li Xiumei, kiu loĝas de kelkaj jaroj en la kvartalo, propraokule vidis disvolviĝon de la korpokonstruejo. Ŝi diris: "Mi loĝas ĉi tie jam 6 jarojn. Antaŭ 5 jaroj ĉi tie estis tre malmultaj aparatoj, sed nun la aparatoj estas diversaj. Baldaŭ venos la olimpikoj, kaj la loĝantoj pli multe atentas korpokonstruadon. Antaŭe oni devis iri al proksimaj parkoj por la ekzercado, ĉar en ili estas pli multaj aparatoj, sed nun ĉi tie estas pli oportune por ni."

Dum la ekzercado loĝantoj de la kvartalo havas la ŝancon konatiĝi kun aliaj laŭ propraj hobioj. Tian Qinghe estas emerito kaj ofte ludas volanon kun aliaj amatoroj. Li diris: "Ni ŝatas la volanludon kaj ĉiutage ni ekzercas nin per tiu ĉi ludo. Ni lernas unu de alia kaj interŝanĝas spertojn pri la ludo kaj sanprotekto. Mi aĉetis retojn kaj stangojn kaj kune kun aliaj markis liniojn de la tereno. Ni multe plezuras pro la agrabla etoso. En la jaro 2002 mi komencis ludi volanon, kaj en tiuj ĉi jaroj mi amikiĝis kun multaj amatoroj. Ni kuniĝis pro sama intereso kaj bone rilatas unu kun aliaj."

La korpokonstruejo portas al la kvartalo sanon kaj ĝojon. Sinjoro Jiang Wei, oficisto el la distrikto Shijingshan, respondeca pri konstruado de publikaj amuzejoj, diris al raportisto: "Por kontentigi postuladon de loĝantoj en tiu ĉi distrikto oni instalis sportajn aparatojn en pli ol 20 loĝkvartaloj. La registaro alte atentas laborojn pri la publika sano. Antaŭ la instalado de sportaj aparatoj oni kunvenigis loĝantojn kaj aŭskultis iliajn opiniojn por ke la ekzercado estu en bona medio."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040