china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Internacia Kongreso pri Scienco, Edukado kaj Medicino en Sporto, 2008
(GMT+08:00) 2008-08-02 16:35:01

La 1-an de aŭgusto en la ĉina suda urbo Kantono inaŭguriĝis Internacia Kongreso pri Scienco, Edukado kaj Medicino en Sporto kun la ĉeftemo Sporta Scienco kaj Harmonia Socio en la 21-a Jarcento. Dum la kongreso ĉirkaŭ 2 000 sportaj sciencistoj, monde aŭtoritataj, montras plej freŝajn kaj avangardajn atingojn el sportaj sciencaj esploroj kaj interŝanĝas praktikajn spertojn.

Akceptante intervjuon de nia raportisto, sinjorino Gudrun Doll Tepper, prezidanto de la Internacia Konsilio de Sporta Scienco kaj Fizika Edukado, vicprezidanto de la Germana Olimpika Komitato, diris, ke dum 4 tagoj la kongreso havas ĉefraporton, raportojn pri specialaj temoj, prelegojn kaj aliajn entute 6 interŝanĝajn manierojn. Ŝi diris: "Dum la kongreso, specialistoj kaj erudiciuloj pridiskutos varmajn temojn pri sporta scienco, sporta medicino kaj eduka metodo, junaj specialistoj kontribuos al la kongreso per siaj akademiaj atingoj, ĉinaj kaj alilandaj ĉeestantoj havos la ŝancon por akademia interŝanĝo."

La Internacia Kongreso pri Scienco, Edukado kaj Medicino en Sporto okazas antaŭ la inaŭguro de ĉiufojaj olimpikoj en alia urbo de la olimpika gastiganto-lando escepte de la olimpika urbo. La kongreso tuŝas sportajn sciencon, edukadon, medicinon kaj aliajn plurajn fakojn kaj estas grava parto de la historio, tradicio kaj kultura heredaĵo de ĉiuj olimpikoj.

La kongreso, kiu unuafoje okazas en Ĉinio, altiras al si ĉirkaŭ 2 000 sportajn specialistojn kaj erudiciulojn el 70 landoj kaj regionoj. La nombro de ĉeestantoj atingis la novan rekordon en historio de la kongreso. Ĉinaj sportaj sciencistoj Tian Ye kaj Ren Hai faros ĉeftemajn raportojn por montri ĉinajn esplorajn atingojn.

Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, sendis televidan salutparolon al inaŭguro de la kongreso. Li diris en la parolo, ke la kongreso estas rara ŝanco por akceli esploron, disvolvon kaj kunlaboron de la sporta scienco, kaj li kredas, ke la kongreso naskos novajn ideojn kaj programojn de la sporta scienco.

Liu Peng, direktoro de la ĉina Ŝtata Ĝenerala Administracio pri Sporto, faris parolon en inaŭguro de la kongreso kaj donis altan takson al la kongreso. Li diris: "Delonge la kongreso estas grandioza renkontiĝo de sportaj profesiuloj de la mondo por interŝanĝi informojn, altigi profesian nivelon kaj akceli la amikecon. Ĉi-foja kongreso estas senprecedenca laŭ la skalo, nivelo kaj karaktero. Sukcesa okazigo de la kongreso antaŭsignas, ke la scienco, edukado, medicino kaj praktiko en la monda sporto havas la novan periodon por la plua disvolvo kaj naskos profundan influon al sportscienca disvolvo de Ĉinio."

Kiel grava evento pri la sporta scienco antaŭ inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj, la kongreso sin dediĉas por kombini sportsciencan teorion kun la praktiko. Profesoro Yin Jun, ĉeestanto de la kongreso, el la pekina Ĉefurba Sporta Instituto, diris, ke en la baldaŭ okazontaj Pekinaj Olimpikoj oni vidos pli da fruktoj el la scienca esploro kombina kun sporto. Li diris: "Por la sporta rondo, la scienca esploro ludas tre gravan rolon. Dum la Pekinaj Olimpikoj oni vidos, ke pli da sciencteknikaj produktaĵoj kaj atingoj estos uzataj en la konkursado de sportistoj por medaloj, kaj post la olimpikoj oni publikigos la esplorajn atingojn."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040