china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekina aera kvalito eniris en "olimpikan staton"
(GMT+08:00) 2008-08-05 09:26:40

 Karaj aŭskultantoj, enirinte en aŭguston, Pekino jam havas la bonan veteron kun la blua ĉielo kaj blanka nubo en la sinsekvaj tri tagoj, ankaŭ la aera kvalito atingis la super-klasan normon. La 3-an de aŭgusto en Pekino, oficisto el la ĉina Ministerio pri Mediprotekto diris, ke nuntempe, diversaj taskoj difinitaj por garantiaj rimedoj pri la pekina aera kvalito estas fundamente plenumitaj, tio signifas, ke la pekina aera kvalito jam eniris en "olimpikan staton". Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton!

Por atingi la celon pri garantio de la aera kvalito dum Pekinaj Olimpikoj, Pekino kaj 5 najbaraj provincoj kaj urboj kune lanĉis jungadon al la aera polucio. En gazetara konferenco okazinta en la sama tago, s-ro Fan Yuansheng, oficisto el la ĉina Ministerio pri Mediprotekto, esprimis, ke ĉifoja kun-aranĝa jungado al la aera polucio estigis rimarkindan efikon. Li diris:

"La departemento de komuna kontrolado sub la Ministerio pri Mediprotekto dufoje organizis kontroladon respektive en aprilo kaj julio pri praktikado de la garantiaj rimedoj. Diversaj lokoj prenis fortajn rimedojn por jungi la industrian polucion, fermi poluciajn entreprenojn, reteni polucion de motoraj veturiloj ktp, kaj akris la rimarkindan efikon."

Laŭ la freŝaj monitoraj donitaĵoj, de januaro ĝis julio ĉijare, la pekinaj tagoj, kun aŭ super la normala aera kvalito, sin nombris je 149, okupante 70% de la totala taga nombro. En julio, la denseco de karbona monoksido kaj nitrogena dioksido malleviĝis respektive je 15% kaj 27% kompare kun tiu en la sama periodo pasintjare, kaj la denseco de enspirebla partikla materio je 24%, sekve la aera kvalito multe pliboniĝis.

Por Pekinaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj, la pekina magistrato jam aplikis kaj plie aplikos plurajn rimedojn por garantii la normalan aeran kvaliton, ekzemple limigi la veturadon de aŭtoj, plifortigi la administradon de konstruejoj, efektivigi malpermeson aŭ limigon al la produktado de serioze poluciaj entreprenoj, fortigi monitoradon pri la medio ktp.

Krome koncerna departemento ellaboris projekton por garantii la aeran kvaliton en ekstreme malbonaj veteroj, kaj formulis rimedojn por pluapaŝe limigi ellason de poluciaĵoj en la municipoj Pekino kaj Tianjin kaj la provinco Hebei. S-ro Fan Yuansheng diris:

"Se ni ekfunkciigos tiujn urĝajn rimedojn, ni mobilizos kun-agadon de koncernaj lokoj. Ekzemple, en Pekino ni haltigos la veturadon de aliaj 200 mil aŭtoj, en Tianjin nun ni jam haltigis la veturadon de 350 mil aŭtoj, kaj prenonte la urĝan rimedon, ni haltigos la veturadon de aliaj 700 mil aŭtoj, kaj en la provinco Hebei, de 900 mil aŭtoj."

S-ro Fan Yuansheng diris ankaŭ, ke oni jam akiris la rimarkindan sukceson en la kun-aranĝa jungado de la aera polucio, tial la koncernaj departementoj devas akurate resumi spertojn, por ke la rimedoj de la kun-aranĝa jungado de la aera polucio estu daŭrigeblaj, ĉar la jungado al la aera polucio ne povas sukcesi depende de nur unu loko, sed de la tuta regiona spaco koncernata. Por tiu celo, oni kun-agos kun urboj kaj provincoj ĉirkaŭ Pekino, por solvi la problemon pri la aera kvalito en la tuta norda parto de Ĉinio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040