china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Irako partoprenas olimpikojn post klopodo (foto)
(GMT+08:00) 2008-08-05 15:52:45

Irako revenis al la olimpika familio post kiam Internacia Olimpika Komitato decidis rekvalifiki ĝin. Meznokte de la 4-a de aŭgusto en la pekina Ĉefurba Internacia Flughaveno eksplodis ĝojkrioj tuj post la apero de la iraka sportista delegacio por la olimpikoj. Iraka ambasadoro en Ĉinio Mohammed Sabir Ismail kondukis grupon da laborantoj, familianoj kaj ĉinaj dungitoj de la ambasadorejo al la flughaveno por bonvenigi la delegacion.

La iraka delegacio konsistas el 11 membroj, el kiuj estas du atletoj kaj du remistoj, delegaciestro Tiras Odisho, prezidanto de Iraka Olimpika Komitato Bashar Mustafa, sekretario de la komitato Hussein al-Amidi kaj aliaj. Ĉiuj estis tre emociiĝaj, kaj la oficistoj fervore respondis demandojn de raportistoj. La delegaciestro Tiras Odisho diris: "Estas granda momento, ke ni venis al Ĉinio kaj fariĝis parto de la olimpika familio. Ni kaj nia popolo multe ĝojas pro tio. Ni ĉeestos al inaŭguro de la olimpikoj reprezentante nian landon, tio estos tre mirinda momento."

Bashar Mustafa, prezidanto de la Iraka Olimpika Komitato, diris: "Ni multe fieras pro ĉeesto al la olimpikoj kaj deziras, ke Irako fariĝu grava parto de la internacia familio. Koncerne al la ĉeesto la iraka popolo estas la gajninto. Mi esperas, ke niaj sportistoj atingu bonan rezulton. Antaŭe inter ni kaj la registaro okazis diverĝo, tamen nun la problemo solviĝis kaj ni finfine venis al Pekino."

La menciita diverĝo okazis inter la iraka registaro kaj la olimpika komitato. La 20-an de majo la registaro deklaris malorganizi la olimpikan komitaton pretekste, ke ĝi, longtempe koruptita, ne povas normale funkcii, kaj anstataŭigis ĝin per provizora komitato. La 4-an de junio la Plenuma Komisiono de Internacia Olimpika Komitato akuzis la irakan registaron pri kruda enmiksiĝo kaj decidis suspendi Irakan Olimpikan Komitaton. La 24-an de julio la iraka sportista delegacio por la olimpikoj estis senrajtigata. Poste la iraka registaro faris grandan klopodon kaj promesis organizi per elektado novan olimpikan komitaton antaŭ la fino de decembro. La 29-an de julio Internacia Olimpika Komitato nuligis la antaŭan decidon kaj rekvalifikis irakajn sportistojn al la olimpikoj.

Post disfalo de la reĝimo de Saddam Hussein streĉiĝis la rilatoj inter la Iraka Olimpika Komitato kaj la nova registaro. Uday, la plej aĝa filo de Saddam Hussein iam servis kiel prezidanto de la olimpika komitato, kaj antaŭ la malorganiziĝo en la komitato restis nemalmultaj famuloj el la sporta rondo, kompatantaj la antaŭan reĝimon, tamen ĉiu el ili apartenas al neniu reganta partio. En la jaro 2006 eksprezidanto kaj 30 oficistoj de la Iraka Olimpika Komitato estis forkaptataj de armitoj, kaj eĉ nun oni ricevas neniun informon pri 4 forkaptitaj oficistoj, inkluzive de la eksprezidanto. Post la forkapto la komitato duone paraliziĝis, kaj pro tio iuj opiniis, ke la komitato estos malorganizata. Multaj irakanoj estis tre malkontentaj pri malorganiziĝo de la komitato, opiniante, ke la registaro damaĝas la internacian reputacion de Irako.

La abrupta senrajtigo estas sendube kruela por 7 irakaj sportistoj, kvalifikitaj al la olimpikoj, ĉar ili faris grandan penon por la olimpikoj. Informiĝinte pri tio, kelkaj sportistoj telefonis al oficistoj de la Iraka Olimpika Komitato pro la malkontento, kaj iuj el ili ploris. Ankaŭ nuligo de la decido estas neatendita, kaj pro hasto, membroj de la iraka sportista delegacio portis malsamajn vestojn. La delegaciestro Tiras Odisho estis en blanka libertempa vesto, dum prezidanto de la Iraka Olimpika Komitato Bashar Mustafa havis sur si malhelan ceremonian kompleton.

Dana Abdel Razak estas la sola sportistino el la iraka delegacio. Ŝi partoprenos sprintmatĉon. Atinginte Pekinon, ŝi emociiĝis tiel, ke ŝi kvazaŭ ne povis esprimi sian senton. Antaŭ raportistoj ŝi kelkfoje ripetis "realiĝis mia revo". Ŝi diris: "Estas mia revo, ke mi ĉeestu al la inaŭguro reprezentante la patrolandon, kaj tiu ĉi revo baldaŭ realiĝos, tio estas tre mirinda. Por mi estas la unua fojo partopreni olimpikojn. La Pekinaj Olimpikoj estas vere bonega kaj brila."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040