china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Intervjue al brita biciklistino Nicole Cooke
(GMT+08:00) 2008-08-11 15:05:27

La 10-an de aŭgusto en Pekino okazis virina ŝosea biciklado kadre de la Pekinaj Olimpikoj. Nicole Cooke gajnis ormedalon, la unuan por la brita delegacio el la olimpikoj, kaj por Britio tiu ĉi venko estas la unua fojo el olimpika virina biciklado de post la jaro 1972.

La biciklado okazis plejparte en pluvo, precipe en la lasta stadio la glitiga ŝoseo malfaciligis la biciklistinojn. Post 3 horoj Nicole Cooke trapasis la cellinion la unua. Ŝia laŭta krio profunde impresis ĉiujn spektantojn. Akceptante intervjuon, ŝi diris, ke ankaŭ ŝi mem ne scias pro kio ŝi faris tiel akran krion. Ŝi diris: "La gajno estas kvazaŭ bela sonĝo, kaj mi volas dividi la sonĝon kun aliaj, ĉar tio estas mirinda sento. Mi ricevis subtenon kaj helpon el tre multaj homoj, kaj mi volas dividi la ĝojon kun ili."

La ĝojo apartenis ne nur al Nicole Cooke, sed ankaŭ al la brita delegacio. Tessa Jowell, brita ministro pri olimpikaj aferoj, vizitanta Pekinon, esprimis gratulon kaj bondeziron al ŝi pro la brila venko. Ankaŭ Simon Clegg, estro de la brita delegacio por la olimpikoj, emociiĝe esprimis, ke tiu ĉi ormedalo estas tre peza, ĉar ĝi estas ne nur la unua ormedalo, ricevita de Britio el la Pekinaj Olimpikoj, sed ankaŭ la 200-a por Britio el modernaj olimpikoj.

La venko de 25-jara Nicole Cooke ne estis atendata. Antaŭ la matĉo la plej atentataj estis tiuj el Germanio, Italio kaj Aŭstralio, inkluzive la gajninto de la ĉampioneco el la Atenaj Olimpikoj kaj laŭreatoj de diversaj konkursoj en la lastaj jaroj. En la plejparto de la matĉo Nicole Cooke ne estis tiel okulfrapa, sed en la lasta momento ŝi ekspurtis kaj superis la aliajn. La venko devas esti atribuita al la taktiko. Parolante pri tio, Nicole Cooke diris: "Antaŭ 12 monatoj ni ellaboris la taktikan planon pri tiu ĉi matĉo. Sharon Laws, Emma Pooley kaj mi apartenas al la sama teamo, kaj ni scias, ke ni estas tre bonaj biciklistinoj, tamen la gajno premisas la sinergion de la teamo. La fakto pruvis, ke la teama kunlaboro ludis ŝlosilan rolon por la venko, kaj ĝuste pro tio mi volas tuj dividi kun ili la ĝojon el tiu ĉi venko."

Sharon Laws kaj Emma Pooley estas kolegoj de Nicole Cooke. La 10-an de aŭgusto ili kune partoprenis la matĉon. Laŭ la difinita taktiko, dum la matĉo la kolegoj frue fortostreĉiĝis kaj antaŭiĝis en tre longa stadio. Nicole Cooke diris "Fakte Sharon Laws kelkfoje faris "ofensivon" por ke mi kaj Emma Pooley nenecese troviĝu inter la antaŭaj lokoj, kaj pro tio mi povis kaŝiĝi en la granda grupo kaj ŝpari la energion, tial mi havis sufiĉan energion spurti en la lasta stadio."

Nicole Cooke naskiĝis en biciklista familio. Ŝiaj gepatroj kaj onklo estis biciklistoj, kaj ŝia onklino estis naĝisto. Ŝi komencis praktiki bicikladon en la aĝo de 11 jaroj. En la jaro 2004 ŝi partoprenis la Atenajn Olimpikojn kaj okupis la 5-an lokon de la ŝosea biciklado kaj la 19-an lokon de la individua tempokurumo.

Gajninte la matĉon ŝi ne forgesis dividi la ĝojon kun familianoj. Ŝi diris al raportisto, ke ŝiaj gepatroj donis al ŝi grandan subtenon, kaj tiu ĉi subteno estas unu el la faktoroj helpantaj al ŝi gajni la ĉampionecon. Ŝi diris: "Kuraĝigite de familianoj mi praktikas tiun ĉi sporton. Miaj gepatroj donis al mi multe da subteno. Ili ĉiam instigas min kiel eble plej bone fari tion, kion mi volas. En mia sportista kariero ili donis al mi plej grandan subtenon. Post la matĉo mi telefonis al ili. Ili diris al mi, ke ili kaj ĉiuj de la vilaĝo, en kiu ili loĝas, televidis la matĉon. Mi pensas, ke subteno de familianoj estas tre grava por ĉiu sportisto."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040