china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Sekreto de sukceso de Kitajima Kosuke
(GMT+08:00) 2008-08-12 16:51:22

La 11-an de aŭgusto en Nacia Naĝcentro okazis finalo de la vira 100-metra brustonaĝado kadre de la Pekinaj Olimpikoj, en kiu japana sportisto Kitajima Kosuke sukcese defendis la olimpikan ĉampionecon kaj rompis per la rezulto de 58,91 sekundoj la mondan rekordon de 59,13 sekundoj, kreitan de usona naĝisto Brendan Hanson antaŭ nelonge. Lia sukceso refoje surprizis aziajn naĝistojn.

Por li la finalo estis malfacila, ĉar li frontis al intensa konkuro de la forta rivalo Brendan Hanson, kaj la malhela ĉevalo, norvego Alexander Dale Oen, kaj samtempe li sentis premon pro Tamura Ryoko kiu, la plej atendata ĝui oran medalon en la virina ĵudo, gajnis nur la kupran. Antaŭ la finalo li diris al raportisto: "Kompreneble mi sentis premon, tamen la premo estas utila al mi, kaj mi tenos tiun ĉi staton ĝis la matĉo. Mi estas memfidplena pri la matĉo."

En la antaŭa duono de la matĉo li troviĝis iom post Alexander Dale Oen, tamen en la lasta duono ekspurtis kaj superis la antaŭan. Post la finalo li diris: "Mi refoje staras sur la premipodio kaj ĝojas same kiel antaŭ 4 jaroj, tamen ĉi-foje mi spertis pli intensan konkuron. Mi estas tre kontenta."

Antaŭ 4 jaroj en la Atenaj Olimpikoj Kitajima Kosuke gajnis la 100-metran kaj 200-metran brustonaĝadojn. Sed poste li malsukcesis en internacia konkurso, dum usona naĝisto Brendan Hanson rompis la du mondajn rekordojn. En la jaro 2008 Kitajima Kosuke iom post iom revenis al bona stato. Junie en la japana malfermkonkurso li gajnis la 200-metran brustonaĝadon kaj rompis la rekordon, kreitan de Brendan Hanson, per la rezulto de 2 minutoj kaj 7,51 sekundoj, kaj pro tio fortiĝis lia memfido.

Ĉiuj naĝmatĉoj de la Pekinaj Olimpikoj estis aranĝitaj okazi antaŭtagmeze, tial la japana teamo ŝanĝis sian planon kaj iris al Korea Respubliko por fari trejnadon kaj rapide kutimiĝi al la aranĝo de olimpikaj matĉoj.

La aranĝo iom malhelpas la japanajn sportistojn, tamen al ili estas ankaŭ favoro, tio estas manĝaĵoj de la olimpika vilaĝo. Parolante pri manĝaĵoj, Yanagiya Naoya, oficisto el la Japana Olimpika Komitato, diris: "La manĝaĵoj estas malgrasaj kaj mildaj kaj plaĉas al japanaj sportistoj, tamen por ĉinoj ili estas tro malforte spicitaj. La manĝado en la olimpika vilaĝo estas bone aranĝita."

Ankaŭ favoraj kondiĉoj helpis al Kitajima Kosuke atingi brilan sukceson. La 14-an de tiu ĉi monato li partoprenos finalon de la 200-metra brustonaĝo kaj eble refoje kreos miraklon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040