china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina naĝistino Liu Zige
(GMT+08:00) 2008-08-15 14:28:16

La 14-an de aŭgusto en la nacia naĝcentro Akva Kubo okazis finalo de la virina 200-metra papilinaĝado, en kiu ĉina 19-jara sportistino Liu Zige gajnis la oran medalon kaj rompis la mondan rekordon per la rezulto de 2 minutoj kaj 4,18 sekundoj. Post la finalo ŝi akceptis intervjuon.

Tiu ĉi bela kaj iom timida knabino surprizis la naĝistan rondon per elstara atingo. Por ŝi la Pekinaj Olimpikoj estas la unua internacia konkurso, tamen ŝi kroniĝis en sia premiero. De antaŭfinalaj matĉoj ĝis la finalo ŝi kelkfoje novigis sian rekordon. En la finalo ŝi superis kanadan sportistinon Jessicah Schipper, kreinto de la malnova monda rekordo. Liu Zige diris al raportisto, ke ŝi gajnis la finalon pro facila koro. Ŝi diris: "Mia koro estas tre facila, kaj mi ne supozis, ke mi devas gajni la ĉampionecon, sed mi klopodis atingi bonan rezulton."

En la aĝo de 7 jaroj Liu Zige komencis naĝadon. Kiam ŝi estis 12-jara, ŝi estis akceptita de profesita teamo. Trejnistoj de la ĉina teamo taksis ŝin, ke ŝi estas tre aplomba en matĉoj. Zhang Yadong, ĉeftrejnisto de la ĉina teamo, diris, ke dum matĉoj ŝi ĉiam naĝas laŭ sia ritmo spite al aliaj konkurantoj. En la finalo Liu Zige estis distribuita al la vego inter Jessicah Schipper kaj ŝia kolego, kaj en la antaŭa duono de la finalo ŝi povis antaŭiĝi al ili, tamen ŝi naĝis ankoraŭ laŭ sia ritmo.

En la naĝkonkurso multaj sportistoj sin provizis per novstila naĝvesto, produktita per altteknologio, kaj ankaŭ Liu Zige havis sur si la novan naĝveston, kaj pro tio raportisto demandis ŝin, ĉu la bona rezulto rilatas kun la nova ekipaĵo? Ŝi respondis, ke la nova vesto estas tre komforta, tamen la ĉefa faktoro ne venis el la vesto.

Krom facila koro kaj aplombo ankaŭ la forto el ŝia idolo kuraĝigas ŝin. Gajninte la finalon Liu Zige ĵetis bukedon de floroj al sia idolo Luo Xuejuan, gajninto de monda ĉampioneco en 2004. Ŝi diris: "Ŝia spirito ĉiam inspiras min. Ĉiu sportisto havas la celon gajni olimpikan ĉampionecon, kaj por mi ŝi devas esti la celo."

Liu Zige estas tre juna kaj havas bonan animstaton, necesan al ĉiuj sportistoj. Ĉeftrejnisto de la ĉina teamo esperas, ke ŝi penu plu kaj direktu la celon al la Londonaj Olimpikoj, 2012.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040