china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio aktive preventas krimadon farotan per bankkarto dum Pekinaj Olimpikoj (foto)
(GMT+08:00) 2008-08-15 15:53:00

Okazigo de Pekinaj Olimpikoj liveras interfluan ŝancon al tutmonda popolo. Tamen iuj internaciaj krimbandoj pri bankkarto ankaǔ uzis tiun ŝancon fari krimadon. Administrado de bankkarto dum olimpikoj frontas al serioza situacio. En la 13-a de aǔgusto, koncerna respondeculo de ĉina centra banko esprimis en la gazetara konferenco okazinta en Pekino, ke koncernaj departementoj prenis plurajn rimedojn por aktive preventi krimadon farotan per bankkarto dum Pekinaj Olimpikoj.

Laǔ analizo pri donitaĵoj de pasintaj olimpikoj, dume evidente kreskis bankkarta friponado. Eksterlandaj krimbandoj eble prenas plurajn rimedojn por fortigi penetrecon de krimado. Do dum Pekinaj Olimpikoj, la sekureca paga sistemo de ĉinaj bankkartoj frontas al serioza defio. Ekde la kuranta aprilo, Ĉina Popola Banko kun la Ministerio pri Publika Sekureco okazigis specialan agadon kontraǔ krimado farata per bankkarto. Estro de departemento pri bilanco kaj pago de la Ĉina Popola Banko Ouyang Weimin esprimis:

"Ĝis nun, ni jam traktis pli ol 2 000 kazojn pri bankkarto kaj arestis 324 suspektatojn, la sumo rilata al tiuj kazoj superis 40 milionojn da juanoj de renminbi. Precipe en Fujian, Zhejiang kaj Pekino ni rompis multajn seriozajn kazojn."

La negocado de bankkarto eble rilatas al karto-posedanto, banko kiu publikigas la karton, komercisto, banko kiu traktas la kazon kaj transbanka institucio. Ouyang Weimin esprimis, ke en tiuj kvin ĉeneroj, la banko kiu publikigas la karton, komercisto kaj la banko kiu traktas la kazon troviĝas en la fronto de preventado de krimado bankkarta kaj vizaĝas al granda risko. En negocado de bankkarto, koncernaj departementoj devas garantii financan servon kaj samtempe protekti laǔleĝajn interesojn de konsumantoj kaj karto-posedantoj.

"Miloj da karto-posedantoj sentas oportunecon en konsumado per bankkarta, tamen la trakta procezo estas tre komplika. Ni konsideras pri atako de kodrompisto, malica friponado de speciale traktataj komercistoj kaj protekto de individuaj informoj de karto-posedantoj. Tiujn problemojn ni devas emfazi kaj atenti en la sistema sekureco."

Pri neatenditaj riskaj eventoj okazantaj dum la Pekinaj Olimpikoj, ĉinaj financaj institucioj ankaǔ ellaboris plurajn urĝajn projektojn. Antaǔ inaǔguro de la Olimpikoj, ĉinaj bankoj faris riskan takson pri olimpika financa servo kaj okazigis urĝan ekzercadon pri ekzistaj riskoj, precipe ekzamenis retan sekurecon, maŝinan sekurecon, liniojn kaj elektran garantion. Unu tagon antaǔ la inaǔguro, Ĉina Popola Banko ankaǔ publikigis anoncon pri prevento de krimado de internacia falskarta kliko en Ĉinio. Ouyang Weimin diris:

"Unu el la rimedoj estas, ke en konsumado per alilanda bankkarto, kiam la sumo superas 10 mil juanojn de renminbi, kasregistranto povas postuli la konsumanton montri sian ateston. Cetere ni establas nigran liston pri suspektataj kartoj. La nigra listo helpas bankojn kaj transbankajn instituciojn aǔtomate ĉesigi pagon."

S-ro Ouyang Weimin esprimis, ke dum la Olimpikoj, ĉinaj bankoj fortigas kontroladon kaj aprobon de petantoj de bankkartoj kaj serioze praktikas regulojn pri adminitrado de bankkartoj. Post inaǔguro de la Pekinaj Olimpikoj, la paga sistemo, reto, brulestinga sistemo kaj aliaj de la centra banko kaj komercaj bankoj bone funkcias.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040