china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina disvolviĝo ĉiam estas atentata de mi
(GMT+08:00) 2008-08-15 17:02:05

La Pekinaj Olimpikoj en 2008 ne nur amasigas sportistojn el 204 landoj kaj regionoj, sed ankaŭ bonvenigas pli ol 80 politikistojn kaj honorajn gastojn. Inter ili estas ĉina malnova amiko---albana ĉefministro Sari Berisha. Lastatage li akceptis intervjuon de nia radio kaj esprimis, ke la ĉina disvolviĝo ĉiam estas atentata de li kaj li esperas, ke Albanio posedos pli da ĉinaj amikoj.

Sari Berisha 64-jara estas albana fama medicinisto kaj politikisto. Li servis kiel albana prezidento kaj nun estas albana ĉefministro. En la jaro 1996, li faris unuan oficialan viziton al Ĉinio per identeco de albana prezidento kaj en la kuranta jaro, li triafoje vizitis Ĉinion. Sari Berisha diris, ke la ĉina disvolviĝo ĉiam estas atentata de li. Povas esti dirite, ke ĉinaj disvolviĝo kaj ŝanĝiĝo reprezentas esploron kun plej granda forto de la nuna mondo al "disvolviĝo" kaj ĉiufoje li povas vidi neatenditan ŝanĝiĝon de Ĉinio kaj ĉifoje verdo en ĉiuj videblaj lokoj en Pekino lasas al li profundan impreson:

"Mi volas diri, ke mi tre admiras pekinan verdigon kaj homojn, kiuj diligente laboras por tio. Ili donas grandan klopodon por teni freŝan kaj verdan spacon, kvankam ĉi tie staras ĉielskrapaj domegoj, tamen ili ankoraŭ tenas prosperan verdan spacon. Ĝi estas favora al normala vivo de urbanoj."

Ankaŭ prepara laboro de la Pekinaj Olimpikoj estas laŭdata de ĉefministro Sari Berisha:

"Ĉinio zorgeme aranĝas preparan laboron, ne nur en konstruado de olimpikaj haloj, sed ankaŭ en organiza laboro kaj laboro por doni trejnadon. Povas esti dirite, ke prepara laboro en diversaj kampoj estas en tre alta nivelo. Estas kredeble, ke la Pekinaj Olimpikoj estos solenaj sportaj kunvenoj."

La 7-an de aŭgusto, ĉefministro Sari Berisha aŭdiencis en albana ambasadorejo en Ĉinio, membrojn de la albana sporta delegacio. Kvankam ĉifoje estas 11 albanaj sportistoj al la Pekinaj Olimpikoj, tamen la nombro kreis plej altan nivelon en la albana historio de nombro de partoprenantoj al Olimpikoj. Kiel ĉefministro, Sari Berisha estas fiera por tiuj sportistoj kaj samtempe li havas atendon por ili:

"Ili estas eminentaj sportistoj. Mi esperas, ke ili per sia efektiva forto, alportos medalojn al Albanio. Kvankam ĉi tie estas ardaj konkursoj, tamen mi kredas, ke sportistoj estas pretaj."

Dum dialogo kun sportistoj, ĉefministro Sari Berisha informiĝis, ke la olimpika vilaĝo estas laŭdata, li havas grandan interesiĝon pri tio. Tial li decidis fari viziton al la olimpika vilaĝo.

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040