china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Grandega nombro da volontuloj servas al Pekinaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-08-19 17:05:11

Ĉina Radio Internacia! Karaj aŭskultantoj, proksimume 1,7 miliono da volontuloj entuziasme kaj zorge servas al la Pekinaj Olimpikoj. Ilia servo garantias glatan okazigon de olimpikaj konkursoj kaj ankaŭ gajnas vastan laŭdon de tutmondaj gastoj. Nun bonvole aŭskultu la detalan raporton titolitan "Grandega nombro da volontuloj servas al Pekinaj Olimpikoj"!

En gazetara konferenco okazinta la 18-an de aŭgusto, s-ro Liu Jian, estro de Volontula Departemento de Pekina Olimpika Organiza Komitato, konigis, ke olimpikaj volontuloj estas dividitaj en 3 specoj, nome, konkursaj volontuloj, urbaj volontuloj kaj sociaj volontuloj. Entute 70 000 konkursaj volontuloj, 400 000 urbaj volontuloj kaj 1 000 000 sociaj volontuloj servas al la olimpikoj.

"Volontula rideto estas la plej bona nomkarto de Pekino. De post komenciĝo de la olimpikoj, entute 77 119 volontuloj liveras servon en 61 kampoj. Krome, sin trovas 550 urbaj servostacioj. Ankaŭ urbaj volontuloj kaj sociaj volontuloj liveras efikan servon en diversaj flankoj."

S-ro Liu Jian diris, ke rideto kaj profesia servo de volontuloj gajnas tutmondan vastan laŭdon. Ban Ki-Moon, ĝenerala sekretario de UN, alsendis salutajn vortojn, esprimante laŭdon al volontuloj, kiuj kontribuas al la Pekinaj Olimpikoj. Ankaŭ s-ro Liu Qi, prezidanto de Pekina Olimpika Organiza Komitato, s-ro Jacques Rogge, prezidanto de Internacia Olimpika Komitato, kaj s-ro Philip Craven, prezidanto de Internacia Paralimpika Komitato, donis bonan takson al volontuloj de la Pekinaj Olimpikoj. Internaciaj famaj amaskomunikiloj plejparte faris multan raporton pri tiuj olimpikaj volontuloj, laŭdante, ke la volontula teamo de la Pekinaj Olimpikoj reprezentas la figuron de Pekino kaj Ĉinio.

Laŭ konigo, Pekina Olimpika Organiza Komitato rigore selektis volontulojn el 1, 12 miliono da aliĝintoj de la tuta mondo kaj trejnis ilin. Samtempe kun tio, 30 000 olimpikaj volontuloj estis organizitaj partopreni en testaj konkursoj de "Bonŝanca Pekino" por ke ili liveru profesian servon dum la Pekinaj Olimpikoj.

S-ro Zhang Juming, vicestro de Volontula Departemento de Pekina Olimpika Organiza Komitato, esprimis, ke rigora trejnado kaj praktikado garantias altkvalitan volontulan servon dum la olimpikoj.

El la volontula teamo de la Pekinaj Olimpikoj, iuj venis el Hongkong, Aomen kaj Taiwan. S-ro Xu Futing, kiu havas multjaran volontulan sperton, estas unu el ili. Volontuliĝo en la olimpikoj multe emocias lin.

"La olimpikoj enkorigas la koncepton de volontuloj. Ĉiu povas esti volontulo kaj ĉiea servo al aliaj, eĉ sen eniro en stadionojn, mem estas volontula ago."

S-ro Liu Jian konigis, ke kompare kun la Pekinaj olimpikoj, la Pekinaj Paralimpikoj havas pli rigorajn postulojn en volontula servado. Post finiĝo de la Pekinaj Olimpikoj, proksimume 30 000 konkursaj volontuloj, kiuj akceptis koncernan trejniĝon, 400 000 urbaj volontuloj kaj 1 000 000 sociaj volontuloj, kiuj servas al la olimpikoj, plue servos al la Pekinaj Paralimpikoj.

Karaj aŭskultantoj, ni finu la raporton titolitan "Grandega nombro da volontuloj servas al Pekinaj Olimpikoj". Koran dankon pro via aŭskulto!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040