china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Verva matĉo inter du sudamerikaj teamoj
(GMT+08:00) 2008-08-20 14:49:28

Vespere de la 19-a de aŭgusto en la Laborista Stadiono de Pekino kadre de la olimpika futbalkonkurso okazis duonfinalo inter la argentina teamo kaj la brazila. Tro frua interbatalo de la du pintklasaj teamoj estis bedaŭrinda por iliaj fanoj, tamen oni havis neforgeseblan vesperon pro ilia verva ludo.

La matĉo okazis je la 21-a horo, tamen granda nombro da spektantoj fluis al la stadiono antaŭ la 19-a horo. Multaj el ili ĝoje kriis svingante la argentinan aŭ la brazilan flagon. Knabo kun blanka kaj blua ĉemizo de la argentina teamo kaj knabino en la brazilteama ĉemizo aliris man-en-mane. La knabo diris al raportisto, ke ili subtenas respektive la argentinan kaj la brazilan. Li diris: "Mi amas futbalon kaj ŝatas stelulojn, precipe Lionel Messi kaj Ronaldinho. Por ni la matĉo inter la du teamoj estas tre malofta ŝanco."

La ĉeesto de Messi, Sergio Aguero kaj Ronaldinho forte altiris spektantojn. Laboranto el la stadiono diris al raportisto, ke ĉi-vespere al la stadiono venis ĉirkaŭ 52 000 spektantoj—plej multaj de post inaŭguro de la olimpikoj.

Inter la spektantoj estis fanoj de la du teamoj. Ili freneze kriis kaj aplaŭdis por preferata teamo dum la matĉo. Mirinda pasmovo, lerta driblo aŭ pilkakcepto de steluloj ĉiam vekis tondran kriadon. Multaj ege ekscitiĝis, kiam aperis sur la granda ekrano la bildo de Diego Maradona, kiu troviĝis inter spektantoj.

Rezulto de la matĉo estis ekster la supozo de multaj spektantoj. La argentina fiaskigis la brazilan per 3 kontraŭ 0. Multaj estis tre kontentaj pri la matĉo. Juna Lin, fidela fano de la argentina teamo, diris al raportisto: "Tre mirinde, ĉar la argentina venkis. La prezentado de Sergio Aguero surprizis min, ĉar komence mi sentis, ke li ne estas en bona stato. Tamen li faris du golojn. Estas vere bonŝance, ke mi mendis kaj lote akiris la bileton, kaj la matĉo okazis inter la du tre eminentaj teamoj."

Irante sur la strato ekster la stadiono argentina futbalfano Alvaro ĝoje kriis kaj svingis la manon. Li emociiĝis pro la argentina venko. Li diris: "Ĉinaj spektantoj estas tre afablaj. Ili amas futbalon kaj subtenas preferatan teamon. Spektakto sur la spektejo donis al mi neforgeseblan impreson. Ĉinoj aplaŭdis la du teamojn kaj montris veran sportan spiriton. Ili estas bonegaj fanoj!"

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040