china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Jamaika flughomo dominis sprinton
(GMT+08:00) 2008-08-21 15:08:50

Usain Bolt, kiu gajnis orajn medalojn de la 100-mtera kaj 200-metra kuradoj kaj rompis la du mondajn rekordojn, surprizis la tutan mondon. La triumfo malfermas novan epokon de sprinto, apartenantan al li.

Estas neniu pli ĝojiga afero ol realigi la revon. Vespere de la 20-a de aŭgusto en la nacia stadiono Birdnesto jamaika atleto Usain Bolt plene ĝujis plezuron el la granda sukceso. Gajninte finalon de la 200-metra kurado, li ekstreme ekscitiĝis kaj laŭdis sin antaŭ kameraoj, "Mi estas la unua".

"Vere granda venko. Mi neniam pensis, ke mi povas ĉampioniĝi kaj en la du vetkuradoj per la rezulto rompi la mondajn rekordojn. Al mi la rezulto signifas multon."

En tondra kriado de ĉirkaŭ 90 000 spektantoj Usain Bolt spurtis la unua tra la cellinio. Li gajnis por si la duan ormedalon el la olimpikoj kaj refoje rompis mondan rekordon per la neimagebla rezulto de 19,3 sekundoj. Tiutage estis la 22-a datreveno de lia naskiĝtago. Li pretigis por si la plej valoran donacon. En la nacia stadiono aŭdiĝis la kanto Ĝojan Naskiĝtagon. La vespero apartenis al tiu ĉi granda atleto.

Estas tre interese, ke antaŭ la finalo, kiam aliaj partoprenantoj faris la lastan preparon sur trejna tereno, Usain Bolt plene absorbiĝis en muziko el MP3 kaj svingis la korpon laŭ la muzika ritmo. Post la finalo, raportisto demandis lin, kion li plej volas fari en la sekvaj tagoj? Li respondis: "Mi estas tro laca, vere tro laca. Mi ne scias, kion mi faros morgaŭ. Nun mi sopiras pri mia lito kaj volas dormi."

Akceptante intervjuon, lia trejnisto Maurice Wilson opiniis, ke la ĉampioniĝo estis atendata, tamen li ne supozis, ke Usain Bolt rompis du mondajn rekordojn. Li diris: "Mi kredis, ke li rompos mondajn rekordojn, tamen mi ne atendis, ke li rompos la rekordojn en la Pekinaj Olimpikoj. Li estas denaska rekordo-kreanto, kaj en la aĝo de 15 jaroj li komencis krei novan rekordon. Mi opinias, ke li estas la plej granda sprintisto."

La venko ĝojigis ankaŭ sinjorinon Olivia Grange, jamaikan ministron pri gazetaro, kulturo kaj junularo. Vidinte Usain Bolt, elirintan el la stadiono, ŝi dancis por gratuli la gajninton. Ŝi diris al raportisto: "Nun estas nur la komenco, kaj li progresos ĉiutage kaj kuros pli rapide. Li estas tre elstara."

En la miksareo de la stadiono, kiam li akceptis intervjuon de raportistoj, jamaika ĉefministro telefone vokis lin por la gratulo. Li kun rideto diris al la ĉefministro, "Mi plenumis tion, kion mi promesis al vi". Poste li diris al ĉinaj raportistoj, "Pekino estas la loko feliĉiga al mi, kaj mi certe revenos al Pekino".

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040