china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekinaj Olimpikoj fermiĝis
(GMT+08:00) 2008-08-25 14:42:09

Vespere de la 24-a de aŭgusto fermiĝis la 29-aj Olimpikoj en Pekino. En la fermo, s-ro Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, laŭdis ĉifojajn olimpikojn kiel vere esceptajn olimpikojn.

Laŭ ciferoj oficiale publikigitaj, ĉifojaj olimpikoj kreis novajn olimpikajn rekordojn en la nombro de aliĝintaj landoj kaj regionoj, la nombro de rompitaj mondaj rekordoj, la relajsa skalo, tutmonda spekta ratio kaj aliaj flankoj.

Al la fermo ĉeestis ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj honorindaj gastoj el pli ol 20 landoj.

Tio estas la unua fojo en la mondo, ke la plej grandioza sporta soleno okazis en la lando kun la plej multaj loĝantoj. En la fermo de Pekinaj Olimpikoj, la gastiganta urbo de la sekvantaj olimpikoj Londono enmanigis el Pekino la olimpikan standardon.

Post la novaĵoj ni elsendos specialan raporton pri la fermo. Bonvole aŭskultu.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040