china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Paralimpikoj, brilaj kiel la someraj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-08-25 17:00:40
Ĉina Radio Internacia! Karaj amikoj, ĵus fermiĝis la 29-aj someraj Olimpikoj, baldaŭ solene inaŭguriĝos la 13-aj someraj Paralimpikoj. La Pekinaj Paralimpikoj okazos de la 6-a ĝis la 17-a de septembro. La 24-an de aŭgusto, en Pekino, oficisto el la Pekina Olimpika Organiza Komitato diris, ke iras glate la preparado por la Pekinaj Paralimpikoj, Ĉinio klopodos por garantii, ke la Paralimpikoj estu brilaj same kiel la Olimpikoj.

En gazetara konferenco okazinta en la Pekina Internacia Novaĵ-Centro 2008, estro de la Departemento pri Paralimpikoj sub la Pekina Olimpika Organiza Komitato sinjoro Zhang Qiuping konigis, ke la 29-aj someraj Olimpikoj plensukcese fermiĝis kaj Pekino iros en la 25-a en 12-tagan transiran periodon de la Olimpikoj al la Paralimpikoj. En tiu ĉi periodo Pekino plenumos ĉefe du-flankajn laborojn.

"Unue, transiro de konkursejoj kaj nekonkursejoj administrataj de la Pekina Olimpika Organiza Komitato. Due, transiro de urba funkciado."

En la laboroj pri organizado, la transformado por senbarigo de la konkursejoj estas pleje atentata. Plenuma vicprezidanto de la Pekina Olimpika Organiza Komitato sinjorino Tang Xiaoquan konigis, ke la koncerna preparado de la konkursejoj de la Paralimpikoj iras en ordo.

"Nun la fiksitaj senbaraj instalaĵoj en la konkursejoj de la Paralimpikoj jam atingis la nacian normon, kaj tiuj en kvin konkursejoj kia la Nacia Stadiono, atingis la internacian nivelon. La skipoj por la taskitaj konkursejoj faris antaŭkonkursan ekzercadon aŭ analogian ekzercadon, faris trafajn laborojn pri senbaraj instalaĵoj, organizado de funkciado kaj speciala servado al grupoj de diversspecaj handikapuloj."

Laŭ konigo, por la Paralimpikoj estos 20 konkursejoj kaj 6 trejnejoj, kiuj senescepte estas konkursejoj kaj trejnejoj por la Someraj Olimpikoj. Krome, estas 22 hospitaloj kaj 16 kontraktitaj hoteloj por la Paralimpikoj. Ili ĉiuj faris al si senbarigan transformadon.

Dum la Someraj Olimpikoj la urba funkciiga garantio de Pekino estas alte laŭdata. Por provizi la handikapajn sportistojn kaj spektantojn per facilaj spektado kaj vivo, Pekino faris grandan kvanton da laboroj rilate al publika trafikado kaj similaj publikservaj instalaĵoj. Plenuma vicprezidanto de la Pekina Olimpika Organiza Komitato sinjorino Tang Xiaoquan konigis:

"Ni ĉiuflanke antaŭenpuŝis la laboron pri senbarigo en ĉefaj vidindejoj, hoteloj, restoracioj, bankoj kaj aliaj lokoj. Funkcios 16 specialaj publiktrafikaj linioj, 400 senbaraj busoj, 123 haltejoj por 8 trakaj linioj, ĉe ĉiu haltejo funkcios almenaŭ unu elirejo taŭga por rulseĝo."

Samtempe kun tio, Pekino ankaŭ organizis senbaran taksiaron, la unuan en Ĉinio por pli bone servi al la Paralimpikoj."

Oni ankaŭ konsideris pri multaj detaloj. Ekzemple, gvida hundo estas permesata iri en kaj el konkursejoj kaj aliaj publikaj lokoj; en ĉiuj konkursejoj por la Paralimpikoj instaliĝis aparatoj por brajlo, mimiko kaj similaj.

Plenuma vicprezidanto de la Pekina Olimpika Organiza Komitato sinjorino Tang Xiaoquan konigis, ke por la Paralimpikoj estos preskaŭ 600 specialaj laborantoj kaj 30 000 volontuloj, kiuj kiel eble klopodos por bone servi al pli ol 4 200 handikapaj sportistoj el 148 landoj kaj regionoj kaj klopodos por garantii, ke la Paralimpikoj estu brilaj same kiel la Olimpikoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040