china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Celebrado por plena fermo de Pekinaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-08-26 16:31:47

Lŭ informo de la 26-a de aŭgusto, okazos en Kantono en la lasta tagdeko de septembro la 5-a Internacia Foiro de Mezgrandaj kaj Malgrandaj Entreprenoj. Nun jam plensukcese finiĝis la varbado de entreprenoj. Pli ol 50 landoj kaj regionoj partoprenos en la foiro. La nombro de eksterlandaj specialaj komercistoj atingos 10 mil.

Eksterlandaj amaskomunikiloj aprobis mejloŝtonan signifon de Pekinaj Olimpikoj

La 24-an kaj 25-an de aŭgusto, post fermo de Pekinaj Olimpikoj, eksterlandaj amaskomunikiloj respektive grandskale raportis la Olimpikojn kaj aprobis, ke estas perfekta la organiza laboro de Pekinaj Olimpikoj. Brila prezentado en la inaŭguro kaj fermo kaj bonaj rezultoj de konkursoj montras la forton de Ĉinio kaj havas mejloŝtonan signifon.

La 25-an, britaj 5 grandaj ĵurnaloj respektive publikigis informojn kaj fotojn de Pekinaj Olimpikoj.

Franca amaskomunikilo diris en la 25-a, ke Ĉinio prezentis eminentan organizan kapablon.

En la 25-a, irana oficiala novaĵ-agentejo publikigis komenton dirante, ke Pekinaj Olimpikoj montris grandan atingon gajnitan de Ĉinio en lastaj 30 jaroj en ekonomia konstruado kaj socia disvolviĝo kaj la forton de Ĉinio.

Ankaŭ amaskomunikiloj de Aŭstralio, Usono, Nov-Zelando, Malto, Rumanio, Ĉeĥio kaj aliaj landoj respektive aprobis la organizan laboron de Pekinaj Olimpikoj.

Ĉinaj elmigrintoj, ĉindevenuloj kaj studentoj en fremdaj landoj celebris plensukcesan fermon de Pekinaj Olimpikoj

Vespere de la 24-a de aŭgusto, fermiĝis la 29-aj Someraj Olimpikoj en Pekino. Ĉinaj elmigrintoj, ĉindevenuloj kaj studentoj en la mondo okazigis diversajn aktivadojn por celebri la plensukcesan fermon de Pekinaj Olimpikoj.

La 24-an, Samlokana Asocio de Fujian-provinco en Usono okazigis celebran aktivadon de Nov-Jorko. Ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj respektive esprimis, ke Ĉinio unuafoje okupas la unuan lokon per oraj medaloj.

Iuj ĉinaj elmigrintoj en Koreio esprimis, ke ili estas kuraĝigataj pro la grandaj kaj sukcesaj Pekinaj Olimpikoj kaj bondeziras prosperon al la patrolando.

Iuj ĉinaj studentoj en Japanio diris, ke la sukcesa okazigo de Pekinaj Olimpikoj ne nur estas sukceso de sporta konkursado, sed ankaŭ estas granda sukceso de konstruado de la ekonomio kaj spirita civilizacio.

Ankaŭ ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj en aliaj landoj okazigis aktivadon por celebri plenan sukceson de Pekinaj Olimpikoj.

Liu Qi esprimis plenforte fari preparan laboron de Pekinaj Paralimpikoj

La 26-an de aŭgusto, okaze de 11 tagoj retrokalkule al Pekinaj Paralimpikoj prezidanto de Pekina Olimpika Organiza Komitato Liu Qi esprimis en mobiliza kunveno pri Pekinaj Paralimpikoj, ke oni devas laŭeble bone fari la preparan laboron de la Paralimpikoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040