Antaŭtagmeze de la 28-a de aŭgusto, en Ĉiela Altaro bruliĝis sankta fajro de Pekinaj Paralimpikoj en 2008. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao deklaris oficialan startiĝon de torĉostafetado de Pekinaj Paralimpikoj. Ĉina ŝtata vicprezidanto Xi Jinping, prezidanto de Pekina Paralimpika Organiza Komitato Liu Qi kaj prezidanto de Internacia Paralimpika Komitato Philip Craven ĉeestis al la startiga ceremonio.
Prezidanto de Pekina Paralimpika Organiza Komitato Liu Qi publikigis parolon en la ceremonio dirante, ke la brulanta fajro de Pekinaj Paralimpikoj bruligos la emocion kaj transdonos la harmonian, amikan kaj helpeman esperon de la homaro kaj antaŭenpuŝos disvolviĝon de handikapulaj aferoj en la mondo.
Prezidanto de Internacia Paralimpika Komitato Philip Craven esprimis, ke bruligo de sankta fajro signifas inaŭguriĝon de Pekinaj Paralimpikoj. La sportistoj en Paralimpikoj montros apartan sportan spiriton kaj per tio eliminos diversajn malfacilojn.
De la 28-a de aŭgusto, komenciĝos torĉstafetado de Pekinaj Paralimpikoj laŭ 2 vojlinioj. La torĉstafetado okazos en 11 urboj kaj daŭros 10 tagojn. En la 6-a de septembro, la sankta fajro bruligos ĉefturon de Pekinaj Paralimpikoj en Birda Nesto. |