china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Meksikia eksambasadoro en Ĉinio laŭdas Pekinajn Olimpikojn
(GMT+08:00) 2008-08-29 14:58:09

La finiĝintaj Pekinaj Olimpikoj donis tre belan rememoron al diversaj popoloj de la mondo. Sinjoro Cecilio Garza Limon, 56-jara meksikia eksambasadoro en Ĉinio, havas profundan amon al la ĉina popolo. Antaŭ nelonge en Meksiko, akceptante intervjuon de nia raportisto, li diris, ke la ĉina popolo ĉiam povas atingi pli altan celon.

Cecilio Garza Limon estas inklina al olimpikoj kaj Ĉinio. En la jaro 1968, kiam Meksiko okazigis olimpikojn, li, 16-jara mezlernejano, estis elektata kiel torĉoportanto kaj partoprenis la torĉan stafetadon, kaj pro tio la olimpika spirito enradikiĝis en lia koro. Kaj li interesiĝas kaj atentas pri Ĉinio pro tio, ke li servis kiel meksikia ambasadoro en Ĉinio dum la jaro 1998-2002. Dum la Pekinaj Olimpikoj ĉiutage li televidis diversajn matĉojn. Li diris al la raportisto: "Televidante la inaŭguron kaj fermon de la olimpikoj, mi estas tre emociiĝa, ĉar la ceremonioj estas tre surprizaj. La fermo okazis dimanĉe, kaj mi ellitiĝis matene je la 6-a horo por televidi la ceremonion. Komence mi pensis, ke la inaŭguro estas terure mirinda, tial la fermo ne povos alporti al spektantoj kaj televidantoj pli da surprizo kaj ĝojo. Tamen ĉinoj sukcesis. Ili tre bone planis kaj organizis la ferman ceremonion, kaj la ĝoja atmosfero superis tiun de mi imagitan. Mi opinias, ke la fermo estas plezuriga, kaj la Pekinaj Olimpikoj estos enskribata en la analojn."

Li diris, ke organizado de la Pekinaj Olimpikoj estas bonega kaj refoje montris la kapablon de Ĉinio. Li diris: "Same kiel Meksikio en 1968, Ĉinio atestis al la mondo la organizan kapablon. Mi opinias, ke la Pekinaj Olimpikoj spegulis, ke la ĉina registaro kaj la ĉina popolo unuanime klopodis por la sama celo; per la olimpikoj Ĉinio ne nur montris la brilan historion, sed ankaŭ konvinkis la mondon pri sia bela estonteco."

De la lastaj jaroj Cecilio Garza Limon okupiĝas pri la komerco kun Ĉinio, kaj pro tio li ofte vizitas Ĉinion. Septembre li refoje venos al Pekino kaj spektos matĉojn de la Pekinaj Paralimpikoj. Li kredas, ke la paralimpikoj certe sukcesos same kiel la olimpikoj. Li diris: "Mi pensas, ke ankaŭ la paralimpikoj estos bone organizataj same kiel la olimpikoj. Marte mi vizitis Pekinon kaj vidis la nove konstruitan 3-an stacidomon de la Pekina Ĉefurba Flughaveno, en kiu estas servoj al handikapuloj; kaj ankaŭ la tuta urbo kaj aŭtobusoj montras zorgojn pri handikapuloj, tial mi estas konvinkita, ke la paralimpikoj plene sukcesos."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040