china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Intervjue al Hou Jingjing
(GMT+08:00) 2008-09-02 15:01:06

La 2-an de septembro la paralimpika torĉo atingis Nankinon, la ĉinan sudan urbon, laŭ la itinero Ĉina Civilizacio, kaj okazis torĉa stafetado tie. Handikapulo Hou Jingjing, la unua torĉoportanto de la stafetado en tiu ĉi urbo, profunde kortuŝis multajn ĉeestantojn, pro sia bravaĵo.

En hotelo de la nankina internacia konferenca centro raportisto renkontis fraŭlinon Hou Jingjing, sidantan sur rulseĝo. Ŝi en uniformo speciala por la torĉa stafetado ĉiam montris radian rideton. Ŝi diris, ke la uniformo konkretigas la rolon de torĉoportanto; "Same kiel olimpikoj ankaŭ paralimpikoj celas disvolvi la ideon de paco kaj strebado de la homaro, tial ni devas konduki la paralimpikan spiriton en niajn laborojn."

33-jara ŝi estas laboras kiel vicprofesoro en la nankina normala universitato. Ŝiaj gamboj paraliziĝis pro misdiagnozo en hispitalo, kiam ŝi estis nur 11-jara. Venkinte diversajn malfacilojn ŝi persiste memlernis mezlernejajn kaj universitatajn kursojn. En la jaro 1998 ŝi sukcesis en la ekzameno kaj komencis la studon en la nankina normala universitato por magistreco kaj doktoreco. Parolante pri la studado, ŝi diris: "Tute pro mia postulo, ĉar mi volas kiel ordinara civitano kontribui por la socio kaj vivi signifan vivon,"

Ŝia studado estas furktodona. En la lastaj jaroj ŝi verkis unu monografion kaj tradukis du librojn, kaj pro la elstara atingo ŝi estis elektita kiel eminenta doktoro kaj honorita kiel unu el la dek plej elstaraj junuloj de la tuta lando. Ŝi kune kun fama aktoro Pu Cunxin prezidis inaŭguron de la 6-a ĉina handikapula sportkunveno en Nankino, 2003.

Hou Jingjing diris, ke signifa vivo estas venko ne nur por ŝi mem. Ŝi diris: "De la jaro 1998 mi servas kiel kultura volontulo. Mi volas per miaj scioj kontribui kaj fari signifan aferon por la socio."

En la jaro 1999 ŝi ricevis stipendion de 1 000 juanoj, tamen ŝi donacis la sumon al reedukejaj junuloj por aĉeto de libroj. Studante kiel kandidato por doktoro, ŝi oferis ricevitan stipendion de 1 000 juanoj al biblioteko de la hejmloka lernejo por surdamutuloj. En la jaro 2005 ŝi estis honorita kiel modela laborulo de la provinco Jiangsu kaj ricevis premion de 10 000 juanoj. Ŝi donacis la sumon al malriĉaj lernantoj de la nankina normala universitato.

Kiel kultura volontulo ŝi ofte vizitis la nankinan orfejon kaj babilis kun orfoj. Ili plejparte havas malĝojajn travivaĵojn kaj facile atribuas sian malĝojon al eksteraj faktoroj. Ŝi ĉiam faras zorgan preparon por la vizito kaj celas per rakontoj pri sia penado edifi la orfojn.

La 2-an de septembro ŝi partoprenis stafetadon de la paralimpika torĉo. Ŝi esperas, ke la paralimpika torĉo alportu esperon kaj forton al pli da handikapuloj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040