china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Intervjue al Douglas Sidialo (foto)
(GMT+08:00) 2008-09-03 15:05:12

Sinjoro Douglas Sidialo estas prezidanto de Kenja Paralimpika Komitato. Antaŭ longe li vizitis vilaĝon de la Pekinaj Paralimpikoj kaj alte taksis la pekinan preparadon.

En la paralimpika vilaĝo, komforta medio, senobstaklaj instalaĵoj kaj zorga servo de volontuloj donis profundan impreson al sinjoro Douglas Sidialo. Li admiris la pekinan preparadon por la paralimpikoj. Li diris: "La paralimpika vilaĝo estas bonega. Ĉitieaj laborantoj estas tre afablaj kaj ĉio estas orde aranĝita. Mi vizitis manĝejon kaj loĝejon de sportistoj, kaj volas diris al vi, ke ĉio estas perfekta."

Douglas Sidialo diris, ke komforta medio kaj zorga servo de la paralimpika vilaĝo liveras garantion al sportistoj por ke ili plene elvolvu sian kapablon.

Al la Pekinaj Paralimpikoj Kenjo sendis delegacion konsistantan el 27 membroj, interalie 13 sportistoj. Ili partoprenos konkursojn de atletiko kaj halterlevado. Parolante pri la celo de kenjaj sportistoj Douglas Sidialo memfidplene diris: "Kenjaj sportistoj estas relative fortaj en la atletika konkurso, kaj ni metis grandan esperon sur atletojn pri mez- kaj long-distanca kurado. Kvankam nemultaj kenjaj atletoj partoprenos la kuradon, tamen ili certe penos en la konkurso, kaj mi kredas, ke ili gajnos honoron por Kenjo."

Douglas Sidialo diris, ke antaŭ nelonge la kenja delegacio gajnis 5 orajn, 4 arĝentajn kaj 4 kuprajn medalojn el la Pekinaj Olimpikoj, kaj pro tio Kenjo okupis la 15-an lokon inter diversaj landoj kaj la unuan lokon inter afrikaj landoj laŭ la nombro de gajnitaj medaloj. La elstara atingo de kenjaj olimpikaj sportistoj forte kuraĝigas la paralimpikajn sportistojn. Li diris: "Kenjaj paralimpikaj sportistoj atingis bonan rezulton en multaj internaciaj konkursoj, kaj ĉi-foje la kenja delegacio plenforte klopodos atesti al la mondo, ke la kenja olimpika delegacio atingis bonan rezulton, kaj ankaŭ la paralimpika delegacio klopodos krei miraklon en Ĉinio."

Gajni paralimpikan medalon estas la sama revo de ĉiuj paralimpikaj sportistoj. Tamen Douglas Sidialo opinias, ke por handikapuloj partopreni paralimpikojn havas pli profundan signifon ol gajni medalon. Li diris, ke en Afriko multaj handikapuloj vivas en malbona kandiĉo; ili ne havas laboron, vivante izolite; sed sporto vidigas al handikapuloj la esperon kaj donas al ili la ŝancon ŝanĝi la sorton kaj restarigi la memfidon. Li diris: "Multaj handikapuloj ŝanĝas la vivon ĝuste per sia elstara atingo en konkursoj. En Kenjo ĉiu gajninto de ora medalo el paralimpikoj povas ricevi premion de 30 000 usonaj dolaroj, kaj tio sufiĉe ŝanĝas la vivkondiĉon.

Li diris ankaŭ, ke estas pli grave, ke handikapuloj povas retrovi la memfidon, senĉese sin defiante kaj venkante en konkursoj; paralimpikoj liveras al ili platformon por kompreni unu alian kaj akceli la amikecon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040