china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Partoprenu en paralimpikoj kaj tuŝu mondon
(GMT+08:00) 2008-09-05 08:41:42

"Ĝi estas talismano Beibei, reprezentas fiŝon kaj venas el maro. Ĝia korpo estas blua. Ĝi estas talismano Yingying, estas tibeta antilopo. Vi tuŝu, ĉi tiu estas ĝia korno."

"Talismanoj Beibei, Jingjing, Huanhuan, Yingying kaj Nini, signifas, ke Pekino bonvenigas vin! Mi tre ŝatas ilin, volas preni ilin hejmen."

Karaj aŭskultantoj, la sceno aperis en ĉina ĉefurba modela ekspozicio por blinduloj, kiu okazis en la lastaj tagoj. Helpate de volontuloj, 65-jaraĝa blindulino Qi atente palpis amatajn talismanojn. Ŝi diris, ke la talismanoj de Pekinaj Olimpikoj reprezentas bonvenigon al gastoj el diversaj landoj. Ŝi vere volas vidi ilin, sed ŝiaj okuloj estas blindaj, tial la volo nur estas volo. Hodiaŭ laŭ klarigo de volontuloj, ŝi scias kolorojn kaj karakteriaĵojn de la talismanoj, eĉ persone palpis ilin, ŝajne ŝi vidus ilin, la volo finfine estis realigata.

La ĉefurba modela ekspozicio por blinduloj estas kune organizita de ĉina blindula asocio kaj pekina eduka kaj kultura interflua centro Hongdandan, kaj okazis de la 27-a ĝis la 29-a de aŭgusto. Pri la celo kaj signifo de la ekspozicio, vicprezidanto de ĉina blindula asocio sinjoro Li Weihong konigis, ke en Ĉinio troviĝas 16,91 milionoj da blinduloj, kvankam ili ne povas vidi, tamen per palpado, ili povas senti kaj tuŝi la mondon. La jaro 2008 estas la jaro de olimpikoj kaj paralimpikoj, por ke blinduloj same kiel senmankuloj partoprenu kaj spertu ĝojon, alportitan de la olipmikoj kaj paralimpikoj, oni aparte okazigis la ekspozicion antaŭ la inaŭguro de Pekinaj Paralimpikoj. Li diris:

"La 6-an de septembro, inaŭguriĝos la 13-aj Paralimpikoj, la paralimpikoj estas la solena sporta afero de tutmondaj kripluloj, ankaŭ la kunvedado, en kiu kripluloj montras spiriton pri propra penado kaj obstina strebado. Por ke blinduloj partoprenu kaj sufiĉe komprenu la paralimpikojn, Pekinon kaj la mondon kaj ĝuu ĝojon kaj plezuron, alportotan de la paralimpikoj, ĉina blindula asocio, pekina eduka kaj kultura interflua centro Hongdandan kaj aliaj establaĵoj kune okazigis la ekspozicion. Ĉi tie ĉiuj ekspozicioj estas liveritaj de diversaj socirondoj. La ekspozicio ne nur kontentigas postulon de blinduloj pri kono al la mondo, sed ankaŭ plene enkorpigas la koncepton pri kulturaj paralimpikoj."

1 2 3
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040