Vizitu Forumon

Wu Shaoyong: Vigligi Esperanton estas mia ĉefa tasko

(GMT+08:00) 2010-07-08 16:35:03


Mirinda faras intervjuon al s-ro Wu Shaoyong en la studio

Menciante pri Wu Shaoyong, eble ne ĉiuj ĉinaj esperantistoj konas lin. Tamen parolante pri la E-retejo Verda Reto, preskaŭ neniu ĉina esperantisto ne konas ĝin. Kaj s-ro Wu Shaoyong ĝuste estas administranto de Verda Reto, la plej fama E-retejo de Ĉinio. Krome li havas alian identecon pri Esperanto, ĝenerala vicsekretario de Pekina Esperanto-Asocio. Nun li estas direktoro de eduka projekto de la Shiji Informo-Teknologia Kompanio de Pekino. Kvankam li estas tre okupita, tamen Wu Shaoyong diris, ke li neniam sin disigos de Esperanto, ĉar li havas longan amikecon kun la lingvo.

Fakte, li konis Esperanton antaŭ preskaŭ 25 jaroj kiam li studis en la universitato. Tiam malmultajn fremdlingvajn librojn povis legi ĉinaj universitataj studentoj, do aspiro de ĉinaj junuloj al fremda lingvo estis tre granda kaj varma. Hazarde Wu Shaoyong legis iun artikolon pri Esperanto en iu gazeto, la priskribo pri la bela lingvo altiris lin. Estas pli grave, ke tia lingvo estas facile lernebla. Tio donis memfidon kaj interesiĝon al li, kiu penige lernis la germanan kaj la anglan lingvojn. Do li tuj decidis lerni Esperanton, tamen tio ne estis tiel facile startita.

"Mi unue iris al la biblioteko por serĉi ĉi-rilatan libron. Sed nenion mi trovis. Mi ne povas kredi, ke tiel granda unviersitata biblioteko eĉ ne havas libron pri Esperanto. Ĉu ĝi vere estas lernebla? La ununura libro pri Esperanto en la biblioteko de Sichuan Provinco estas iu malgranda vortaro esperanta-ĉina eldonita en 1944. Do mi nur povis preni ĝin."

Poste Wu Shaoyong akiris lernolibron de Esperanto el iu amiko kaj zigzage komenciĝis lia memlernado de la lingvo. Tiam la plej granda malfacilo estis tio, ke li ne sciis, kio estas korekta kaj kio estas erara. De prononco al gramatiko, ĉio dependis de la ununura lernolibro kaj la malgranda vortaro. Post preskaŭ duona jaro, li hazarde legis iun afiŝon pri E-kurso en la urbo. Do li tuj iris al la kursejo, kiu troviĝis en iu elementa lernejo. Tamen la instruisto haltigis lin.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto