Vizitu Forumon

Wu Shaoyong: Vigligi Esperanton estas mia ĉefa tasko

(GMT+08:00) 2010-07-08 16:35:03

"La instruisto diris, ke ili liveris nur altnivelan kurson de Esperanto. Kaj mi lernis la lingvon nur duonjaron kaj certe ne atingis la postulatan nivelon. Tamen mi persisteme partoprenas en la kurso. Do la instruisto postulis, ke mi legu iun E-artikolon kiel ekzameno. Estas tre feliĉe, ke la artikolo elektita de la instruisto ĝuste estis la plej lerta por mi el tiu lernolibro. La instruisto estis trompita kaj mi tiel komenciĝis sistema lernado de la lingvo."

Kvankam la kurso ne daŭris multe da tempo, tamen de tiam s-ro Wu konis multajn esperantistojn kaj aliĝis al loka E-asocio, eĉ post li diplomiĝis el la universitato kaj eklaboris en Pekino. .Li unuafoje konsciis, ke tiel multaj homoj havas ideon saman kiel li. Poste li partoprenis en la 71-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Pekino kaj de tiam komencis amikecon kun iu fina esperantisto Tapio SORMUNEN.

"Mi povas diri, ke li estas mia movforto por daŭrigi la rilatojn kun Esperanto. Ni renkontiĝis kaj konatiĝis en la UK. Tiam mi estas 24-jara junulo kaj li, mezaĝulo. Mi servis kiel helpanto por 70 esperantistoj el ĉirkaŭ 20 landoj dum la kongreso.. Tapio ĝuste estas unu el ili. Survoje de la vojaĝo, ni multe babilis kaj antaŭ disiĝo ni interŝanĝis fiksadresojn por teni kontakton. Tamen tiam mi ne pensis, ke tia kontakto daŭras 20 jarojn."

Post la 71-a UK en Pekino, 1986, s-ro Wu diplomiĝis el la universitato kaj eklaboris en Pekino. En libera tempo li plue partoprenis en aktivadoj okazigitaj de la Pekina E-Asocio. Tamen iom post iom li rimarkis, ke malmultiĝis junuloj en tiuj aktivadoj kaj la formo de aktivadoj nur estis kunveno. Tia formo certe estis malaltirebla al junuloj. Do Wu Shaoyong ne aktive partoprenis en la lokaj E-aktivadoj. La ununura afero ligas lin kun Esperanto estis amikeco kun la finna esperantisto Tapio.

"Tiam ni ne oftege skribis leterojn, sed periode sendis gazetojn de Esperanto. Li sendis al mi gazetojn la Esperanto kaj la Monato, kaj mi, El Pofinna Ĉinio al li. Tamen post kiam la gazeto El Pofinna Ĉinio ne eldoniĝis plu, mi ne povis sendi al li ĉinan eldonaĵon de Esperanto. Sed li persiste sendas al mi E-gazetojn ĝis nun. Fakte mi tre ŝatas kaj atentas kurantajn aferojn. Do la Monato tre altiras min. Pro okupiteco de laboro kaj malprospero de la loka E-movado, mi preskaŭ ne havis tempon por lerni aŭ praktiki Esperanton. Sed Tapio ofte stimulis min per gazetoj kaj ĝis nun mi ofte pensas, ke sen li mi eble jam forlasis Esperanton delonge."

Ĝuste sub stimulo kaj helpo de la esperantista amiko, s-ro Wu Shaoyong neniam abandonis la lingvon. Post preskaŭ 10 jaroj, kiam la Pekina E-Asocio refoje aktivis kaj invitis lin al la asocio. Li senhezite jesis.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto