Vizitu Forumon

Wu Shaoyong: Vigligi Esperanton estas mia ĉefa tasko

(GMT+08:00) 2010-07-08 16:35:03

"Mi refoje revenis al la asocio kaj mi ĝoje vidis, ke ankoraŭ multaj esperantistoj klopodis kaj klopodas por la lingvo. Tamen tiam diversiĝis kanaloj por akiri sciojn, la homoj ne tiel soifas pro manko de scioj kaj la rolo de Esperanto ne estas tiel grava ol antaŭe. Reveninte al la E-familio, mi ankoraŭ sentis varmecon kaj familiecon kaj mi decidis fari ion por la lingvo."

Ekde tiam, s-ro Wu Shaoyong aktive kontribuas por la E-asocio kaj la loka E-movado. Nun Wu Shaoyong servas kiel ĝenerala vicsekretario de Pekina Esperanto-Asocio kaj sin dediĉas al evoluo de Esperanto en Pekino. Parolante pri tio, li diris:

"Mi rimarkis, ke la E-movado en Pekino ne estas tiel bone evoluanta. La kialo estas diversflanka. Mi pensas, ke la plej grava farinda afero estas stimuli novajn membrojn de la asocio. La E-asocio de Chengdu jam faris bonan ekzemplon. Ĝi kunlaboras kun aliaj asocioj, precipe studentaj societoj de universitatoj. La E-asocio organizas aktivadojn kune kun tiuj societoj kaj stimulas aliajn junajn esperantistojn partopreni en tiuj aktivadoj. Esperanto ne estas ununura celo de la aktivadoj kaj oni povas fari interfluon pere de Esperanto laŭvole. Tia fleksebla maniero tre taŭgas al gejunuloj. Ĉar ili havas multege da ŝancoj kaj elektoj. Esperanto nur estas unu el tiuj elektoj. Nun la Pekina E-Asocio planas kunlabori kun iuj universitatoj kaj profesiaj institucioj de disvastigo de Esperanto. Mi pensas, ke nia celo estas informadi la ĝustan konon de la homoj pri Esperanto, anstataŭ devigi akcepton kaj lernadon de la lingvo."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto