Vizitu Forumon

Per pekina internacia scienc-teknika industria foiro, okcidentaj provincoj kaj regionoj serĉis kunlaboron(foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:44

Ĉiujaraj pekinaj internaciaj scienc-teknikaj industriaj foiroj ne nur estas la tereno, en kiu ĉinaj kaj fremdlandaj alt-nov-teknikaj entreprenoj montras plej freŝajn scienc-teknikajn fruktojn, sed ankaŭ la platformo, per kiu ĉinaj okcidentaj provincoj kaj regionoj koncentre montras trajtajn industriojn, superecajn riĉfontojn kaj altiras komercistojn kaj kapitalojn. Antaŭ nelonge en la 10-a pekina internacia scienc-teknika industria foiro, la nombro de reprezentantoj de ĉinaj okcidentaj provincoj kaj regionoj preskaŭ okupis duonon de la nombro de reprezentantoj, alportante plej freŝajn scienc-teknikajn fruktojn, ili rigardis kunlaboron kaj interfluon kun ĉinaj kaj fremdlandaj entreprenoj kiel la gravan enhavon.

Delegacioj el pli ol 30 landoj kaj regionoj de la mondo kaj preskaŭ 2 mil entreprenoj partoprenis en la 10-a pekina internacia scienc-teknika industria foiro. Pli ol 20 ĉinaj provincoj kaj regionoj partoprenis en la foiro.

En la foiro, estro de la provinco Gansu sinjoro Xu Shousheng konigis ekonomiajn programojn de Gansu.

"La foiro estas tre grava por Gansu. Gansu estas la landinterna provinco, laŭ grado de la reformado kaj malfermo kaj grado de merkata maturiĝo, iom malprogresas kompare kun Pekino kaj aliaj provincoj, tial la registaro de Gansu decidis, ke ni devas per la platformo de altiro de komercistoj kaj kapitaloj propagrandi kaj konigi Gansu, por ke pli multaj amikoj ĉinaj kaj fremdlandaj komprenu Gansu kaj kune ekspluatu kaj konstruu Gansu."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto