Vizitu Forumon

Per pekina internacia scienc-teknika industria foiro, okcidentaj provincoj kaj regionoj serĉis kunlaboron(foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:44

La provinco Gansu troviĝas en la ĉina nordokcidenta regiono, monde fama Silka Vojo trapenetris la provincon. De la plenumado de la strategio de okcidenta granda ekspluato, Gansu realigis kontinuan, rapidan kaj sanan evoluadon de ekonomio. Por rapidigi malferman paŝon, scienc-teknikan progreson kaj reguligon de industria strukturo, de la jaro 2000 Gansu partoprenas en la foiroj. Nun per la platformo, Gansu jam establis ekonomiajn kaj komercajn rilatojn kun preskaŭ 130 landoj kaj regionoj.

Laŭ konigo, en la foiro de la kuranta jaro, Gansu alportis pli ol 200 scienc-teknikajn fruktojn, ĉefe rilatajn al spaca tekniko, bioproduktaĵo, seka agrikulturo, stepa ekologio kaj dezerta jungo, iuj jam atingis internacian progresintan nivelon. En la foiro, Gansu subskribis kontraktojn pri 32 programoj, kaj la sumo de la kontraktoj superis 3,4 miliardojn da renminbi. La plenumado de tiu ĉi programoj alportos fortan movforton al la ekonomio de Gansu.

En la 10-a foiro, pro multaj trajtaj produktoj, la ekspoziciejo de ĉina sudokcidenta Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono altiris multajn homojn.

Ĝenerala direktoro de limigita korporacio pri trezoroj Yongming Zhenzhugong sinjoro Ou Qizhen sciigis al raportisto, ke la korporacio jam partoprenis en 8 foiroj, ĝiaj trezoraj produktoj estas tre bonvenigataj. Li diris fiere:

"Ni alportis plej bonajn perlojn, produktitajn en la loko Hepu de Guangxi. Nia korporacio estas gvida entrepreno en Guangxi. En ĉi tiu foiro, multaj establaĵoj kaj klientoj mendis niajn produktojn, ni akiris grandan atingon."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto