Vizitu Forumon

Per pekina internacia scienc-teknika industria foiro, okcidentaj provincoj kaj regionoj serĉis kunlaboron(foto)

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:00:44

Samtempe, por akceli enkondukon, digeston kaj rekreon de gravaj industriaj teknikoj, per la foiroj Guangxi vastigis vojojn de scienc-teknika kunlaboro inter guangxi-aj entreprenoj kaj pekinaj universitatoj kaj akademioj. Nun, multaj pekinaj universitatoj kaj akademioj faras scienc-teknikan esploron kaj ekspluaton pri guangxi-a bezono sur la kampoj de metalaj materialoj, aŭtaj pecoj kaj biomaterialoj. Ĝenerala sekretario de la registaro de Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono sinjoro Song Xiaotian diris intervjuate, ke li esperas, ke guangxi-aj entreprenoj kaj pekinaj universitatoj kaj akademioj ludos proprajn superecojn kaj trajtojn, per multaj manieroj plivastigos kunlaborajn kampojn.

"Por rapidigi evoluadon, Guangxi devas dependi de scienc-teknika subteno, laŭ ni la plej grava platformo de la subteno ĝuste estas niaj ĉefurbaj universitaoj kaj akademioj. En Pekino, amasiĝas multaj famaj universitatoj, specialistoj, erudiciuloj kaj talentuloj de diversaj flankoj. Ĉifoje ni venis por lerni spertojn, tio estas tre signifa por evoluado de Guangxi."

Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, sidanta en la ĉina nordokcidenta regiono, estas la ĉina regiono kun plej granda areo, ankaŭ la regiono plena de densa nacimalplimulta etoso. Tie estas vasta dezerto kaj bela stepo, ventenergio estas riĉa. En la foiro de la kuranta jaro, Xinjiang-a delegacio mendis 6 ekspoziciejojn, la areo pliiĝis je triono ol tiu en la lasta jaro.

Xinjiang-a limigita korporacio Zhonghe okupis duonon de ekspoziciejo de Xinjiang, ĝi estas unu el la entreprenoj, kiujn Xinjiang ĉefe konigis en la foiro. La korporacio estas ĉina plej granda entrepreno pri prilaboro de aluminio, produktoj de la korporacio estas bone vendataj ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en Japanio kaj sudorientaziaj landoj kaj regionoj, kaj estas vaste uzataj sur la kampoj de aviado, spaco kaj instalaĵoj de informo.

Vicestro de scienc-teknika administra fako de la korporacio Zhonghe sinjoro Ma Bing sciigis al la raportisto, ke ili alportis plej freŝajn scienc-teknikajn fruktojn. Li diris:

"En la kuranta jaro, ni alportis 2 novajn programojn en la flanko de skemo de cirkvito, ĉar en la estonteco la evoluado de Zhonghe tendencos al elektraj novaj materialoj. Ni faras esploron, nun en Ĉinio neniu esploras la programojn, nun ni laboras pri aĵoj, kiuj povas realigi ŝtatigon."

Ma Bing diris, ke jam finiĝis la esploro kaj ekspluato en la flanko de novaj elektraj materialoj, en la venonta paŝo ili eniros en industriigan periodon, ili esperas per la foiro trovi investan kaj kunlaboran partneron por akceli industriigon de novaj elektraj meterialoj.

Specialistoj esprimis, ke pekina internacia scienc-teknika industria foiro establis bonan platformon al ekstera interfluo kaj kunlaboro por ĉinaj okcidentaj provincoj kaj regionoj. Sur ĉi tiu platformo, la okcidentaj provincoj kaj regionoj aktive serĉas regionan kaj internacian kunlaboron en la ekonomia kaj scienc-teknika flankoj kaj akiris rimarkindan frukton.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto