|
|
||
En la strato, troviĝas diversstilaj konstruaĵoj, kiel kasteloj, preĝejoj kaj pontetoj. Ĉi tie, vi povas gustumi pollandan terpomon, trinki italan kafon aŭ manĝi hindan patkukon. Al ĉiuj turistoj, venintaj al la strato, oni konigas sportan drinkejon de usonano Clifford Yasay.
Kiel usona armeano en filmo, Clifford Yasay havas altan staturon kaj nigran haŭton. Kiam li ridetis, li montris sian malkaŝemon kaj honeston. Li kreskis en usona Havajio, lia avo servis kiel vinmiksisto, patro estis propra kuiristo de generalo MacArthur. Influite de familia tradicio, Clifford Yasay fariĝis vinmiksisto. En 2006 en la strato, li ekfunkciigis la sportan drinkejon, instalaĵoj en la drinkejo simplas, en televidiloj fremdlandaj sportaj programoj estas elsendataj, sur la muro pendas diversaj sportaj instrumentoj, en la halo troviĝas bilarda tablo, kompare kun aliaj drinkejoj, drinko ne estas la grava afero ĉi tie, gastoj povas sperti diversajn sportojn en la 2-a etaĝo, ankaŭ gustumi amerikajn manĝaĵojn en la 1-a etaĝo.
Parolante pri la drinkejo, Clifford Yasay sciigis al raportisto, ke ĝi ne estas lia unua negoco en Chongqing. En 2004 en plej prospera komercejo de Chongqing, li kreis restoracion, sed pro limigo de spaco, negoco malvarmis. Fine pro la karaktero de insistado, li restis.
"Tiam mi pensis, ke mi ne forlasos tiel, mi decidis resti ĉi tie, ĉar mi sentis, ke la estonta vivo certe boniĝos kaj afero estos pli facila, glata kaj komforta."
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |