Vizitu Forumon

Rakonto de 3 fremdlandaj mastroj en Chongqing

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:09

Clifford Yasay diris, ke kiel la vivo, negoco devas esti malrapide adaptata. Kiam li venis al Chongqing, li ne komprenis la ĉinan lingvon, eĉ ne povis veturi en taksio, li nur piediris al loko, kie li volis iri. Nun, li jam komprenas multajn ĉinajn esprimojn, ofte provas esprimi sian penson en simplaj vortoj de la ĉina lingvo. Komence li ne kutimis al akra gustumo en manĝaĵoj, nun li ne nur kutimas, sed ankaŭ lertas en uzado de kapsiko en okcidentaj manĝaĵoj por la gusto de lokanoj. Ĝuste pro lia insistado, lia negoco varmas kaj lia sporta drinkejo fariĝis nomtabulo de la strato.

Usona fraŭlo Clifford Yasay alportis amerikajn manĝaĵojn al la strato, kaj 52-jara aŭstralia sinjorino Wendy Moss funkciigas restoracion pri ĉina manĝaĵo fonduo kaj faras chongqing-ajn manĝaĵojn. Wendy Moss diris, ke vizitinte multajn ĉinajn urbojn, ŝi plej multe ŝatas Chongqing, tial, ŝi tre volas kunigi sin en vivon de chongqing-anoj, ŝi esperas, ke pro ŝia restoracio, la strato de fremdlandanoj havos pli multajn gustojn de Ĉinio. Ŝi diris:

"Mi iris al Pekino, Ŝanhajo, Hongkong, Shenzhen kaj Chengdu, sed mi ŝatas Chongqing, ankaŭ amikiĝis ĉi tie. Chongqing havas apartan ĉarmon altirante min."

Laŭ multaj homoj, funkciigante la restoracion pri fonduo, Wendy Moss iom paradas per sia eta lerteco antaŭ eksperto. Sed Wendy Moss diris, ke ŝi kunligis okcidentan guston en la fonduon kaj tial gastoj povas senti ian fremdlandan etoson, tio estas la sekreto garantii varmon de la negoco.

Akirante sukceson, fremdlandaj mastroj sur la strato ĝuas intereson el la vivo. Laŭ ili, Chongqing estas malferma urbo, pro la malferma sinteno ĉi tiaj homoj tre facile amikiĝas kun fremdlandanoj. Clifford Yasay diris, ke li kaj liaj laobrantoj vivas kaj kunlaboras kiel fratoj. La harmoniaj rilatoj igis Clifford Yasay komforta.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto