Vizitu Forumon

Rakonto de 3 fremdlandaj mastroj en Chongqing

(GMT+08:00) 2009-06-25 09:01:09

"Lokanoj estas tre amikaj al mi, ofte gvidas min ĉien. Mi sentis, ke ĉi tie mi estas ĝentile akceptata."

Ankaŭ varmo kaj ĝojo, alportita de ĉina tradicia kulturo.

Aŭstralia fraŭlino Rebecca Cohen, kiu funkciigas te-trinkejon kaj hotelon sur la strato kaj servas kiel redaktoro de strata ĵurnalo, instruis la anglan lingvon en elementa lernejo kaj infanvartejo. Pro abundaj travivaĵoj, ŝi posedas multajn ĉinajn amikojn. Laŭ Rebecca Cohen, rapidritma vivo ne nuligis simplan senton de chongqing-anoj, iliaj varmo al amikoj kaj zorgemo al familio estas plej kortuŝaj kaj enviataj.

"Miaj multaj amikoj estas ĉinoj, kun vi amikiĝis ne nur ili, sed ankaŭ iliaj familianoj, iliaj patroj gastigas vin, aliaj familianoj bonvenigas vin, ĉi tia sento tre bona."

Rebecca Cohen diris, ke kompreninte la koncepton pri familio de ĉinoj, multaj fremdlandanoj laŭdis ilian intimiĝon kaj unuiĝon, kaj esperas posedi ĉi tian familion. En Chongqing, pro harmonia faktoro en ĉina tradicia kulturo, ili tre facile konas kun lokanoj kaj kunligas sin en la lokan socion. En la kontaktiĝo kun chongqing-aj amikoj, ŝi amas ĉinajn manĝaĵojn, kutimas al manĝo de kapsiko. Ŝi eĉ lernis lokan maĝangon.

Clifford Yasay, Wendy Moss, Rebecca Cohen kaj aliaj fremdlandanoj vivantaj kaj laborantaj sur la strato atestis rapidan disvolvon de Chongqing. En la lastaj 10 jaroj post fariĝo de municipo, meznombre jara kresko de chongqing-a ekonomio superis 10%, meznombre jara kresko de financa enspezo atingis 25%. Clifford Yasay diris, ke li loĝas en Chongqing 4 jarojn, vojo de la urbo estas pli kaj pli oportuna. Li diris:

"Mi ŝatas Chongqing, ĉiutage okazas nova ŝanĝiĝo. Multaj novaj domegoj estas konstruataj, ankaŭ multaj novaj butikoj estas malfermitaj. Mi ŝatas, ke ĉiutaga vivo diferencas."

Chongqing estas bela, harmonia, malferma kaj disvolva, ĝi altiras fremdlandanojn, kiel Clifford Yasay, Rebecca Cohen kaj Wendy Moss, radiki profunde. Kvankam la lingvoj estas malsamaj, tamen fremdaj amikoj sentas, ke ĉi tie estas paradizo plena de komercaj ŝancoj kaj ĝojo.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto