Vizitu Forumon

Jingdezhen—urbeto de porcelano

(GMT+08:00) 2011-01-06 14:01:30

Jiangxi estas provinco kun abundaj resursoj. Tie troviĝas miljara monto Lushan, majesta templo Donglin, pitoreska kamparo Wuyuan, delikata porcelana urbeto Jingdezhen kaj multaj vizitindaj lokoj. Hodiaŭ ni kune vizitu Jingdezhen, urbeton faman pro porcelano.

La nomo Jingdezhen estas sonora, ĉar ĝi estas originejo de porcelano, En la angla lingvo oni prononcas la vorton "porcelano" kiel 'china'. Jingdezhen estas vaste konata, ĉar ĝi estas sanktejo de parcelano-amatoroj de la tuta mondo. Tie brilas miljara porcelana kulturo, kiu meritas la trezoron de la ĉina nacio.

Estas sciate, ke en la angla lingvo, se oni majuskle skribis la unuan literon de la vorto China, tio signifas Ĉinion, se minuskle, porcelanon. Do kia ligiteco kaŝiĝas inter "china" kaj Jingdezhen? Sinjoro Rao Ningsheng, estro de Jingdezhen-a Turisma Agentejo rakontis la historion:

"Historie Jingdezhen nomiĝis Xinpingzhen, sed en Tang-dinastio (618—907) ĝi ŝanĝis la nomon kiel Changnanzhen. En Song-dinastio(960—1279) la porcelanaĵoj el Changnanzhen estis tributoj al la kortego, la imperiestro Zhenzong kun la regjararo titolita Jingde, donacis la titolon al Changnanzhen, tial, aperis nova nomo ---Jingdezhen (zhen signifas urbeton).

Do kiel estiĝis la vorto "china"? Tiutempe la porcelanaĵoj estis transportitaj en okcidentajn landojn, kaj eǔropanoj opinis ilin tre belaj. Do de kie ili venis? Oni respondis, ke el Changnan. Sed oni ne klare distingis la prononcojn de 'China' disde tiu de 'Changnan', tiel ke ili prenis 'china-n' por porcelano. La skribo kun la unua litero majuskla signifas Ĉinion, kaj kun minuskla, porcelanon

Jingdezhen kunigis la plej rafinitajn porcelanaĵojn de diversaj lokoj, kaj kolektis la famajn bakfornojn de la tuta lando. La historio fari porcelanon datiĝis de Han-dinastio (206a.k—220). Antaǔ Qing-dinastio (1644-1911), nur la majstrecaj porcelanaĵoj de Jingdezhen estis tribuitaj al la kortego, kaj la restaj estis venditaj tutlande kaj eksterlande.

Porcelanaĵoj pakitaj en kestoj surŝipiĝis kaj estis transportitaj al diversaj landoj, tiel ke finfine formiĝis surmara "Porcelana Vojo". Kune kun la surtera "Silka Vojo", ĝi enskribiĝis en la historion kaj fariĝis la grava vojo por interŝanĝi la kulturojn orientan kaj okcidentan.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto